Novaĵoj

Januaraj RISKO-novaĵoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-02-01 12:19:06

 

 

 

 

 

Ĵus finiĝis la unua lud-monato de la jaro 2014. 

En la januara lukto gajnis Paŭlo Moĵajev, kiu jam ankaŭ pasintjare diligente ludis. Gratulojn al li. Li elektis la donacon de UEA, nome la libron Sed homoj kun homoj

Dume ankaŭ nia tutgajninto de la jaro 2013,  Paweł Fischer-Kotowski, elektis sian jar-premion, kiu estis la jarabono por la papera versio de Beletra Almanako. Ĝuan legadon por li. 

En januaro kunlige kun la 38a KER-ekzamensesio okazis ĉeesta RISKO-ludo en Antverpeno (Belgio), kaj okazos denove ludo dum la februara sesio de la interlingvistikaj studoj en Poznan (Pollando). Necesas trejnado en la gvidado de tiaj sesioj, ĉar eblos ke ni povos okazigi grandegan ludon en pluraj sinsekvaj tagoj dum la UK en Bonaero.  

Ĉi-monate ni, bedaŭrinde, ne havis sume pli da ludantoj ol en la antaŭaj monatoj, sed venis kelkaj novaj riskemuloj, kio ĝojigas nin. Bv. helpi varbi novajn ludantojn, por ke kiel eble plej multaj ekkonu la ludon. La plej facila maniero por tio estas sendi REKOMENDON de iu el la paĝoj de la ludo. Tia butono troviĝas plej sube de ĉiu paĝo. Ĝi povas plusendi vian mesaĝon kaj aŭtomate kreas ligon al la proponita paĝo.

Fruktodonan varbadon kaj pluan bonan ludon deziras  al ĉiuj riskemuloj:

 Mogens Rude Andersen kaj Katalin Kovats  

Jen ligoj al la FORUMO, al la premio-paĝo kaj rekte al la ludo.  

Ekde nun eblas peti organiz-rajton por la 3a Tutmonda Ekzamentago Al la listo KER-ekzameno dum la Brazila kongreso

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.