Novaĵoj

Rezulto de la voĉdonado pri emblemo de la KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-02-24 21:28:17

Mi informas vin ke kun granda partopreno kaj aktiva voĉdonado kaj komentado finiĝis la elekto de la KER-logotipo. 

La reteja voĉdonilo indikas multe pli da voĉoj ol la komentoj mem estis. Ni tamen konsideras validaj nur tiujn voĉojn, kiuj estis akompanataj de argumentoj. Sekve la fina situacio estas la jena: 

La plej multajn voĉojn, sume 23, ricevis la konkuraĵo n-ro. 7. Ĝia kreinto estas Eder Benedetti, el Brazilo. 

En la dua loko estas la projekto n-ro. 4, kun 12 komentoj, la verko de Denis Jeanteur el Francio.

La tria plej populara logo-tipo, kun 9 komentoj, estis n-ro. 8, kreaĵo de Leandro T. Abrahão el Brazilo


 
nr. 7 , de Eder Benedetti Nr. 4 de Denis Jeanteur Nr. 8 de Leandro T. Abrahão

Ni kore gratulas kaj dankas ĉiujn kandidatojn pro ilia laboro kiuj donis interesajn novajn ideojn kaj pensojn. La ekzamenkomisiono nun serioze tralegos la konsilojn kaj komentojn kaj baze de la projekto n-ro. 7 kune kun ties aŭtoro provos findesegni la definitivan emblemon, uzotan por la Tutmonda Ekzamentago. Kelkaj el la aliaj verkoj eble havos pluan vivon en diversaj projektoj. 

Kompreneble ni ne forgesos trakti kun la venkinto ankaŭ pri lia donaco, ĉu KER-ekzameno ĉu libropremio. 

Kaj nun, ek al la organizaj laboroj de la ekzamensesio. 

Kun salutoj kaj redankoj al kreintoj kaj voĉdonintoj, Katalin Kovats 

Jam mil demandoj en RISKO Al la listo Poŝamiko venkis la 4an fojon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.