Novaĵoj

Jam mil demandoj en RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-02-28 10:28:20

Kun ĝojo ni informas vin pri tio, ke antaŭ kelkaj tagoj, nia kolego Mogens Rude Andersen, enretigis la 1000-an demandon en la ludon RISKO.

La kolektado de la demandoj, kompreneble, ne haltos, ni daŭrigos la laboron kaj per enmeto de novaj demandoj, kaj per kompletigo de la ĝisnunaj. Nia paralela tasko estas aldoni al la rete disirontaj respondraportoj ne nur la ĝustajn solvojn sed ankaŭ fontindikojn pri tio, kie eblas informiĝi plu pri la koncernaj demandoj. Por tiu temporaba tasko ni certe bezonos tutan jaron, sed espereble la ludantoj baldaŭ ekvidos kaj bonvenigos la unuajn tiajn mesaĝojn.

Jen kelkaj statistikaĵoj pri la 11 monatoj de la ludo. 

Ni havas ĝis nun 534 registritajn ludantojn el 57 landoj. 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

La uzoftecon de la ĝisnunaj demandoj bone montras la suba eltiraĵo de la statistika paĝo

 

 

 

 

 

 

 

Nian februaran ludon gajnis Paŭlo Moĵajev el Ukrainio. Li venkis jam duan fojon ĉi-jare, tial lia premio transiros al la laŭvica neniam premiita ludanto, Christian Lavarenne, kondiĉe ke Christian akceptas la premion.

Ni ĉiuokaze kore gratulas Paŭlon kaj deziras al li kaj al ĉiuj ludontoj pluajn bonajn ŝancon kaj kleriĝon. 

Katalin Kovats kaj Mogens Rude Andersen, la RISKO-teamo

 

 

KER-AGENDO - I-a etapo: Preparfazo Al la listo Rezulto de la voĉdonado pri emblemo de la KER-ekzamenoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.