Novaĵoj

Historiaj momentoj kaj rememoraĵoj el la Universitato de Amsterdamo

Kategorio: Movado; Dato: 2014-03-14 23:28:59

Kiel ni jam raportis, la biblioteko de la Fakultato pri Humanistiko ĉe la Universitato de Amsterdamo gastigas nun ekspozicion de Esperanto-libroj.

La malferma ceremonio okazis la 13an de marto en la ĉeesto de dudeko da esperantistoj kaj aliaj gastoj.

La feston ĉeestis inter aliaj Rob Moerbeek, iama lekciisto en la universitato, kaj du el la tri estroj de la katedro de Interlingvistiko kaj Esperanto: profesoro Wim Jansen, la ĵus adiaŭinta, kaj profesoro Federico Gobbo, la nova estro de la katedro.

Post la inaŭgura parolado kaj prezento de la ekspoziciitaj libroj, okazigitaj de Federico Gobbo, Katalin Kovats intervjuis la ĉeestajn profesorojn de la katedro kaj rakontigis ilin pri la historio de Esperanto-instruado en la Universitato de Amsterdamo. 

La filmon pri la festo kaj la intervjuon vi povas spekti en nia filmejo.

La ekspozicio daŭros ĝis la 10a de majo kaj estas vizitebla dum la normalaj malfermhoroj de la biblioteko (inter la 8a kaj 18a horoj de lundo ĝis vendredo) en la 2a etaĝo de "Het Bungehuis" ĉe Spuistraat 210 en Amsterdamo.

Metodika seminario en la Internacia Esperanto-Instituto Al la listo TERMINOLOGIA KONKURSO 2014 POR STUDENTOJ

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.