Novaĵoj

Marta RISKO-raporto

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-04-01 00:39:50

 

 

 

 

 

Ĵus finiĝis la tria  lud-monato de la jaro 2014. 

Nia gajninto ĉi-foje estas la dua plej fidela ludanto de Risko, kiu ekde la komenco mistrafis nur unusolan ludtagon kaj li en la tutsuma poentolisto estas en la tria loko.

Ni do, tutkore gratulas al Ivan Bujdoso el Hungario por lia unua monata venko. 

Ivan elektis la donacon: Utila Estas Aliĝo de Ulrich Lins kaj por la ludo oferas kiel donacon la libron de Polgár László: Ne mortigu

====

Ĉi-monate denove falis la nombro de la riskemuloj, sed ni esperas, ke la falo estas nur provizora. Bv. inviti viajn konatojn provi la ludon. Por tio- estante sur la RISKO-paĝo - uzu sube de la paĝaro la REKOMENDO-butonon. Ĉu vi jam provis ĝin? 

Ni ne prisilentu, ke kelkaj plendis pro malfacilaj demandoj, malbonŝancaj serioj aŭ pro reguloj, kiuj jes ja riskigas la sukceson. Inter niaj 1040 demandoj sendube estas  ankaŭ malfacilaj, simple ĉar ne eblas kunmeti 1000 diversajn demandojn, por ĉiuj facilajn, kaj ni eĉ ne volas tion. Konsolu vin, ke ĉiu iam havos la samajn kiujn vi havis, kaj kiujn vi eble ne sciis aŭ ne ŝatis. La bon- kaj malbonŝanco varie trafas la ludantojn.  La ludo nomiĝas RISKO, kaj ni neniel planas forigi la risko-trajton el ĝi. Kiu ne ŝatas tion, haltu post la dua demando kaj tiel certe neniom li aŭ ŝi perdos el la jam akiritaj poentoj. Se vi tamen volas estis certa pri kelkaj respondoj, eble sendu mem demandon, kiun ni enretigos, se ĝi ne jam estas en la ludo. Ankaŭ tio estas maniero riĉigi vin je konoj kaj poentoj. 

Pluan bonan riskumadon deziras al vi la riskigantoj: Katalin kaj Mogens. 

 

Jen ligoj al la FORUMO, al la premio-paĝo kaj rekte al la ludo.  

Gravaj novaĵoj kaj limdatoj de la 3a Tutmonda Ekzamentago Al la listo NASK kaj AMO-2 atendas vin

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.