Novaĵoj

Polaj infanoj kaj Esperanto en hungara radio

Kategorio: Movado; Dato: 2014-04-06 16:06:16

Hungara Radio intervjuis polajn bazlernejanojn kaj ilian instruistinon.
Kelkfoje estis menciita Esperanto.


  Sabate, la 22-an de marto 2014 en la 4-a programo (MR4) de Publika Hungara Radio aperis intervjuo kun lernantinoj kaj instruistino el Elementa Lernejo n-ro 50 en Gdańsk (Pollando). La ĉeftemoj de la disaŭdiĝo estis la Tago de Pola-Hungara Amikeco, festata en ambaŭ landoj la 23-an de marto, kaj la hungaraj projektoj, realigitaj kaj realigataj en la gdanska lernejo. La intervjuo okazis pertelefone inter la budapeŝta radia studio kaj la nordpola lernejo. La instruistino, Małgorzata Zięba-Szmaglińska, rakontis interalie, ke ŝia klaso korespondis en Esperanto kun hungara klaso el Miskolc kaj marte 2011, donace al la hungaraj infanoj, la pola 4-a klaso lernis la unuan hungaran kanton, „Tavaszi szél” (Vent’ printempa), kiu estis dulingve prezentita (en la hungara lingvo kaj en Esperanto) en la lernejo dum la festo „Printempo kun Esperanto”* kaj en la urbo dum Interlerneja Festivalo de Kreado en Fremdaj Lingvoj. La kanton vi povas aŭskulti en ambaŭ lingvoj je 13:53. La tekston kaj MP3-dosieron kun la gitarakompano afable sendis al la pola instruistino Katalin Kováts, pere de edukado.net. Kiel montriĝis poste, tio estis komenco de kelkjara lerneja projekto.
  Cetere, la historio de ĉiuj tri kantoj, prezentitaj dum la disaŭdiĝo, estas ligita kun edukado.net.
  La kanton „Kétkrajcáros dal” (Kanto pri du krejceroj) – aŭskultebla je 13:48 – membro de edukado.net sendis pasintjare al la Hungara Radio. Dank' al tio ĝi estis prezentita en la sama 4-a programo la 23-an de marto 2013, kio estis grandega kaj ĝojiga surprizo por la instruistino kaj la infanoj kaj ebligis pluajn kontaktojn kun la pola redakcio de MR4. **

  La trian hungaran kanton la instruistino trovis en pola lernolibro pri muziko kun pola teksto. La kanto plaĉis al ŝi kaj ŝi ekrevis instrui ĝin dulingve. Ĉar ŝi ne sukcesis mem trovi en la reto la originalan hungaran tekston, ŝi turnis sin al hungaraj membroj de edukado.net kun helpopeto. Kelkaj personoj engaĝiĝis en la serĉado, kiu ne estis facila (ambaŭ tekstoj tute malsamas), sed finiĝis sukcese. Tiu ĉi kanto estis prezentita en la lingvoj hungara („Lányom, lányom...” - Mia filino...) kaj pola („Róża” - Rozo) – aŭskultebla je 13:43.

  La disaŭdiĝon vi povos aŭskulti en la reto dum kelkaj semajnoj. Jen la ligilo: http://hangtar.radio.hu/nemzetisegi#!#2014-03-22


 

 

 

En la parto „Műsorok 2014. március 22-én” direktu la kursoron al la 13:30 horo (Lengyel nemzetiségi műsor – programo en la pola lingvo), tiam aperos ruĝa signo kun sageto, kiun vi devas klaki. La disaŭdiĝo komenciĝas per enkonduko, iu kanto, novaĵoj en la pola kaj la samaj novaĵoj en la hungara lingvo (kiuj estas konstantaj partoj de la ĉiusabata programo), kaj poste (je la 13:38:45) komenciĝas la intervjuo - unue la demandojn de sinjorino Bożena Bogdańska-Szadai el la 4-a programo de Hungara Radio respondas la lernantinoj (Basia, Nina, Julka kaj Emila), poste la instruistino.

* „Printempo kun Esperanto” (23.03.2011)
** Internacia kultura kunlaboro helpe de edukado.net (25.03.2013)

Raportis Małgorzata Zięba-Szmaglińska el Pollando, kiu volas ĉi-loke elkore danki al ĉiuj, kiuj diversmaniere inspiris ŝin, helpis kaj apogis-ĝojigis per pozitivaj reagoj.

La redaktoro de edukado.net hungar-kore gratulas la instruistinon kaj la lernantojn pro tiu korvarmiga laboro kaj belegaj kantoj. 

Sur la suba foto: la 6-klasanoj el Gdańsk (Pollando) kun la instruistino dum la lerneja festo „Printempo en Eŭropo” (Comenius-projekto „Diversaj kulturoj en la sama mondo”) kaj „Tago de Pola-Hungara Amikeco”, la 24-an de marto 2014. La hungarajn trikolorajn kokardojn la tuta klaso ricevis donace de sinjoro Imre Orbán el Hungario, membro de edukado.net. Estas okazo ankoraŭfoje danki al li!

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Esperanto por abiturienta diplomo en Francio? Al la listo LA ESTRARO DE UEA KUNSIDIS KUN SKAJPA ETENDO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.