Novaĵoj

RISKO en junio

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-07-01 09:45:16

En junio 2014 gajnis en la ludo Nicole Else el Aŭstralio. Ni vere sincere gratulas ŝin, kiu ekde la komenco ludis ĉiun RISKO-tagon, entute 445 tagojn senĉese.

La donaco de Nicole transiras al Jozefo Németh, el Hungario, ĉar li estas la plej sukcesa ludanto de la monato inter tiuj, kiuj ankoraŭ neniam gajnis donacon. 

Estas ankaŭ kelkaj jubileoj en tiu ĉi periodo. Ni kun Mogens ĵus enretigis la 1100-an demandon kaj ne ĉesos ankaŭ estontece pri tiu kolektado. Viaj sugestoj ĉiam estas bonvenaj.

En la listo de la iam ludintoj estas nun 599 personoj. El ili en junio ludis tamen malpli ol en la antaŭaj monatoj, nur 127.  Vidu la statistikan paĝon. Ni konsoliĝas per la penso, ke eble kelkaj komencis jam siajn senretajn feriojn. 

Tre bona novaĵo, ke nun ni havis rekordan nombron de novaj ludantoj, nome 20. Kiam vi staras sur la ludpaĝo kaj tiam sube de la paĝo premas la REKOMENDO-butonon, vi havos facilan eblon inviti al la ludo amikon, konaton. Eble faru. Dankon.

Antaŭ kelkaj monatoj mi ricevis permeson kaj antaŭvidis okazigon de ĉeesta ludo dum UK kaj komencis pretiĝi por ĝi. En tiu ĉi momento tamen ŝajnas, ke la afero ne povos okazi. La organizantoj de la kongreso ne kontaktis min, okazis neniu diskuto pri teknikaj bezonoj, horara akordiĝo, ktp., kaj sen tiuj mi ne pretas surloke improvizi kaj "riskumi sub la risko", ke la afero malsukcesos. Do, eble Lille pli konkrete interesiĝos pri la ludo aŭ vi, ludantoj atingos iel, ke ĝi fariĝu parto de la kongreso kaj grandaj aranĝoj. 

Espereble multajn el vi mi renkontos en Bonaero. 

Amike, Katalin Kováts, redaktoro

La unua KER-sesio en Kanado Al la listo La studoj en Poznan estu korafero de ni ĉiuj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.