Novaĵoj

KER-sesio en la sukcesa SES

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-07-21 18:46:42

La 17an kaj 18an de julio 2014 okazis KER-ekzamensesio en la slovaka urbo Nitra. La sesio estis aranĝita dum la tradicia programo Somera Esperanto-Studado, kiun ĉi-jare partoprenis preskaŭ 250 personoj. Kvankam multaj el ili jam trapasis ekzamenon en aliaj okazoj, tamen varbiĝis denove 10 personoj, kiuj submetiĝis al taksado. El la dek kandidatoj kvar  estis el Slovakio, du el Germanio kaj po unu el Ĉeĥio, Francio, Islando kaj Pollando. Ses kuraĝuloj ekzameniĝis je C1-nivelo kaj po du je B1 kaj B2. Krom unu B2-kandidato, ĉiu elektis ekzameniĝi en la kompleksa sistemo, do, kaj skribe kaj parole.  La tutan sesion organizis - sub la distancgvidado de Katalin Kováts - unu el la ĉeforganizantoj de SES, Dorota Rodzianko, kiu precize kaj bone uzis la retan KER-agendon kaj kun plena atento jam de monatoj preparis la sesion. Ŝin surloke helpis ankaŭ nia jam konstanta ekzamenasistanto Christophe Chazarin el Francio kaj ankaŭ Víctor Solé el Katalunio. Du hungaroj, Laszlo Szilvasi kaj Anna Bessenyei helpis en la poŝtistaj taskoj inter Budapeŝto kaj Nitra. 

La parolan sesion ni okazigis rete, helpe de la Gugla programo Hangout. Katalin Kováts kun Márta Kovács, alitage kun Mónika Molnár ekzamenis la kandidatojn. Kvankam iom da ŝtormo provis ĝeni la sesion, fine ĉiu aŭdis kaj aŭdiĝis bone. Gratulojn kaj dankon al ĉiu pro tiu bone organizita sesio. 

La sekva, kaj eble la lasta KER-ekzameno de la jaro 2014 estos dum UK, en Bonaero. Aliĝi eblas ankoraŭ ĉe http://www.edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj

LA URBESTRINO DE MONTEVIDEO BONVENIGIS ILEI EN LA NACIA PARLAMENTEJO Al la listo KER-ekzamenoj dum UK

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.