Novaĵoj

Simpozio en Montevideo esploris “lingvan justecon en praktiko”

Kategorio: Movado; Dato: 2014-07-25 11:32:16

Lingva diskriminacio, la sorto de minoritataj lingvoj, la utiligo de la reto por subteni indiĝenajn lingvojn, kaj lastatempaj iniciatoj por plivastigi la kapablon legi kaj skribi en latinamerikaj landoj — jen kelkaj el la temoj traktitaj en unutaga esperantlingva simpozio en Montevideo, Urugvajo, la 24-an de julio 2014. La aranĝo okazis kadre de la 47a Konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), kaj origine celis allogi hispanlingvajn fakulojn el la proksimaj universitatoj, kiel sugestas la temo: “Lingva justeco en praktiko: Latinamerikaj spertoj kaj tendencoj.” En la fino, tamen, ĉiuj kontribuantoj parolis Esperanton — kio ne malhelpis la nivelon de la kontribuoj, el kiuj pluraj estis elstare interesaj.

La simpozion malfermis d-ro Mark Fettes, la prezidanto de UEA, per kelkaj bonvenigaj vortoj. Laŭ li, la simpozio estos “okazo pensi kune pri tre ampleksa kaj kompleksa demandaro” el la diversaj vidpunktoj de esperantistoj kaj latinamerikanoj; “ĝi estas do perfekta maniero inaŭguri jaron, kiu markos la 60jariĝon de nia kunlaboro kun Unesko.” Post li la podion prenis d-ro Duncan Charters, usona profesoro kun vasta sperto pri lingvoinstruado kaj interkultura edukado en hispanlingvaj kuntekstoj. Rapide kaj lerte li skizis kvin aspektojn de lingva diskriminacio en Latinameriko, ekde la konataj problemoj de indiĝenaj lingvoj ĝis la malpli konata movado por eduki ĉiujn latinamerikanojn al pasiva kompreno de la “alia” lingvo—la hispana por portugallingvanoj, la portugala por hispanlingvanoj. Ne mankis kritika rigardo al la diskriminaciaj efikoj de la angla lingvo, kiu restas malmulte uzata en la kontinento kaj ofte funkcias ekskludige en sciencaj konferencoj.

Urugvajano s-ro Eduardo Trápani vigle kaj konvinke rakontis pri la iniciatoj de la retprograma projekto Mozilla, kun kiu li kunlabloras jam dekon da jaroj por esperantigo de ĝiaj produktoj. Laŭ li, la nova sukceso de la projekto, krei rete bazitan poŝtelefonsistemon por tre malmultekostaj aparatoj, faros grandan kontribuon al la disponigo de interretaj rimedoj al la indiĝenaj popoloj de Latinameriko. Pri indiĝenaj popoloj parolis interalie ankaŭ s-ino Maritza Gutiérrez González, kunlaboranto de Radio Havano kaj sperta instruisto, kiam ŝi rakontis pri la vasta efikeco de “Mi ja povas!,” instruprogramo el Kubo por baza alfabetigo kiu atingis jam tri milionojn da latinamerikanoj, ne nur en la hispana sed ankaŭ en pluraj indiĝenaj lingvoj.

La parolon reprenis d-ro Fettes por disvolvi argumenton bazitan sur liaj esploroj kiel profesoro pri edukado en kanada universitato Simon Fraser. Ekirante de konsideroj pri lingva justeco en Kanado, li prilumis la profundan kaj subtilan influon de “ŝtatocentra pensado” en niaj konceptoj de lingvo kaj justeco, kaj venis en la fino al la funkciado de Esperanto kiel “kosmopolita propedeŭtiko”—t.e. kiel rimedo kiu “helpas trejni la vidkapablon kaj la imagkapablon” per la sperto de komunikado “neŭtrale homa.”

Necesis iom da matematikaj konoj por sekvi la prelegon de d-ro Bengt-Arne Wickström, el Humboldt-Universitato, Berlino, pri “La daŭra travivebleco de minoritataj lingvoj en la moderna mondo.” Li prezentis simplan sed tre pensinstigan modelon de lingvo-elektado, lingvo-lernado kaj lingvo-transdono, kiu montris ke minoritata lingvo povas stabile pluvivi, nur se sufiĉaj familioj, en kiuj unu el la gepatroj estas “grandlingvano,” konscie elektas kultivi dulingvecon en siaj infanoj.

Urugvaja d-rino Sandra Burgues Roca, en vigla kaj riĉe ilustrita prelego, skizis la ŝanĝiĝantan rolon de diversaj lingvoj en “la transmisio de la medicina kono tra la historio,” finante per la konstato, ke relative novaj esploroj konvinke montras la pozitivan efikon de lingvolernado al la cerba sano. Kontraste, la lingvopolitikaj esploroj pri Eŭropa Unio de d-ro Michele Gazzola reliefigis la mankon de lingvokonoj ĉe multaj eŭropaj civitanoj, aparte ĉe la plej malriĉaj sociaj tavoloj. El tio li konkludis, ke ĉiuj proponoj forlasi la oficialan multlingvismon de EU por alternativa sistemo, kun unu ĝis tri oficialaj lingvoj (el la angla, franca kaj germana), estas neeviteble diskriminaciaj kaj ekskludemaj.

Post aktiviga kaj amuza dumpaŭza prezento de “erarologio” de Rob Moerbeek, la simpozio finiĝis per simpla kaj elokvanta prezento de s-ro Ismael Ávila el Brazilo pri sia laboro por enretigi la faman rektmetodan kurson Saluton! de Audrey Childs-Mee. Ĉar ĝi estas alirebla por ĉiuj, sendepende la la lingvo de la uzantoj, la kurso celas esti paŝo al pli justa kaj egaleca aliro al E-lernmaterialoj por ĉiuj retanoj.

Tra la tuta simpozio, publiko el ĉ. 30 homoj atente sekvis, faris bonajn demandojn, kaj ĝenerale montris sian aprezon por la kvalito kaj vario de la programo. Taŭgaj eroj el la diversaj prezentoj aperos en Internacia Pedagogia Revuo.

Raportis: Mark Fettes, Prezidanto de UEA.

Distribuis: Stefan MacGill, Vicprezidanto de UEA

Rezolucio de la ILEI-Konferenco Al la listo LA URBESTRINO DE MONTEVIDEO BONVENIGIS ILEI EN LA NACIA PARLAMENTEJO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.