Novaĵoj

RISKO-gajnintoj: Anna Löwenstein kaj Valentin Melnikov

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-08-01 00:43:20

 

 

 

 

 

Ni informas vin, ke fine de la 16a ludmonato de RISKO ni havas du venkintojn.

Anna Löwenstein el Italio estas regula ludantino, sed nur nun estas la unua fojo, ke ŝin favoris ankaŭ la bonŝanco kaj ŝi finis la ludon je la unua loko. Akompanas ŝin tie Valentin Melnikov el Rusio. Korajn gratulojn al ili ambaŭ. Anna, kompreneble, libere povas elekti el niaj monataj donacoj, sed ankaŭ Valentin meritas premion, ja post pluraj venkoj, lia lasta premiado okazis pli ol antaŭ unu jaro. 

Ni atendas la mesaĝojn de la gajnintoj pri ilia elektita premio.

Plian sukcesan RISKUMADON deziras al vi el Argentino, Katalin Kovats 

La Interlingvistikaj Studoj en Poznan povos starti ! Al la listo Raporto el Bonaero pri la 99a UK

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.