Novaĵoj

Novaĵoj pri la KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-08-05 17:08:01

Dum la 99a Universala Kongreso en Argentino al la KER-ekzamenoj aliĝis 31 personoj, fine ekzameniĝis 28 kandidatoj el 18 landoj. 
La plej multaj, 6 personoj, el Brazilo, po 3 el Argentino kaj Meksiko, po 2 el Koreio, Nikaragvo kaj Rusio, kaj po unu el Belgio, Ĉilio, Demokratia Respubliko de Kongo, Dominika Respubliko, Hungario, Japanio, Kostariko, Kubo, Nepalo, Norvegio, Usono kaj Venezuelo.
La plej multaj, 18 kandidatoj, trapasis la ekzamenon je C1-nivelo, inter ili 11 la kompleksan kaj 7 la parolan parton, ja ili jam ĉiuj trapasis pli frue la skriban ekzamenon.
La sesion organizis kaj gvidis Katalin Kováts, en la surlokaj ekzamenkomisionoj laboris François Lo Jacomo, Duncan Charters kaj Paolo Nascentes. En la administraj aferoj helpis ankaŭ Sylvain Lelarge.

Per tiu grandnombra sesio la 5-jara KER-ekzamensistemo alvenis al jubilea momento, nome iu el la nunaj kandidatoj ricevos la atestilon kun la numero 1500. Kiu li aŭ ŝi estos, ni ekscios nur en septembro.

Vendredon, ĵus antaŭ la komenco de la ekzamenoj okazis festa momento, kiam Katalin Kováts kaj Duncan Charters disdonis ĉ. 130 atestilojn al la reprezentantoj de la ekzamenlokoj de la Tutmonda Ekzamensesio en majo 2014. Dumkongrese estis transdonitaj ankaŭ atestiloj de la kandidatoj en Ronda, Hispanio.
La dokumentoj de la urboj Limoĝo, La Chaux-de-Fonds kaj Greziljono estos alpoŝtigitaj la 24an de aŭgusto el Besancon, Francio.
La rezultoj de la kandidatoj de Viktorio (Kanado), Nitra (Slovakio) kaj Bonaero (UK en Argentino) atendeblas fine de septembro. 

Fotoj pri la dumkongresa agado videblas en la koncerna albumo.

Ses feliĉuloj en la ludo RISKO Al la listo La Interlingvistikaj Studoj en Poznan povos starti !

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.