Novaĵoj

RISKO-rezultoj en septembro

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-10-01 12:42:41

 

 

 

 

 

 

 

La septembran ludon gajnis Ivan Bujdoso el Hungario, nia dua plej fidela ludanto, kiu de la komenco de la ludo mistrafis nur unusolan ludtagon.Gratulojn, Ivan. 

Ĉar li jam havis donacon printempe, lia donaco nun transiras al Leandro T. Abrahão (el Brazilo), kiun ni nun "devigas" elekti ion siaplaĉe. Li elektis kiel donacon la sekvadon de la reta kurso Vojaĝo al Vjetnamio. Bonan studadon, Leandro.

En tiu ĉi monato ludis 127 personoj, ekde majo la plej multaj. Ĉu aŭtuno altigos la ludemon? 

Ni atentigas vin, ke ni volonte akceptas de la ludantoj proponojn por la demandoj. Bonvolu riĉigi nian kolekton kaj sendi al la redaktejo viajn proponojn en la formo de la kutimaj demandoj en RISKO. Bv. ne forgesi indiki ankaŭ la ĝustan respondon kaj eventuale aldoni ligon al la fonto de la temo, por ke ni povu indiki tion en la mesaĝo, kiu disiras nokte, raporte pri la nesciitaj demandoj. 

Pluan bonan ludadon deziras al vi ĉiuj: Katalin kaj Mogens 

Rekorda interesiĝo pri la interlingvistikaj studoj de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano Al la listo Premio Maŭro La Torre

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.