Novaĵoj

Ni ekhavis la centmilan ensaluton

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-11-13 01:41:12

  

    

 

 

 

 

 

 

 

La 12an de novembro 2014 nia paĝaro ekhavis sian centmilan ensaluton. Antaŭ deko da tagoj ni lanĉis ludon en kiu ni invitis vin diveni kiam tiu momento okazos. Bedaŭrinde ne venis tro da proponoj, sed du personoj estis tre proksimaj al la vero. Ambaŭ prognozis la 11an de novembro, Josef Vojáček el Ĉeĥio antaŭvidis la 11an horon kaj 11 minutojn, Nicole Else el Aŭstralio prognozis la 21an horon kaj 58 minutojn. Tial ŝi estis la plej proksima al la realo, kaj ŝi ricevos nian donacon, nome unu el la sondiskoj de Kapriol' aŭ Kajto. Gratulojn. 

La nombrado startis en julio 2011, do, la indikita nombro rilatas al iom pli ol 3 jaroj. Rerigardante la tutan grafikaĵon ni povas konstati, ke la rekorda ensaluto okazis en majo 2013, en la unua plena monato de RISKO. Fakte ankaŭ danke al ĝi la tagaj ensalutoj okulfrape kreskis ekde tiam. Nuntempe ĉiun tagon almenaŭ cent personoj ensalutas. 

Nia statistika paĝo en tiu parto ne montras la staton en ĉiu momento, sed nur unufoje tage - fakte nokte - ĝi ŝanĝiĝas. Tial ne eblas precize scii kiam okazis la jubilea vizito, kaj kiu estis tiu persono. Iom bedaŭrinde, sed ni devas akcepti tion. 

Ni dankas ĉiujn fidelajn kaj oftajn vizitantojn kaj esperas, ke kaj por ili, kaj por tiuj, kiuj nur foj-foje vizitas kaj uzas nian paĝaron, ni disponigas valoran kaj vizitindan enhavon. Ni iru kuraĝe al la sekvaj 100 000.

KER-novaĵoj Al la listo Hodiaŭ komenciĝos nova sumoo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.