Novaĵoj

147 personoj riskumis en novembro

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-12-01 01:53:22

La novembran ludon de RISKO gajnis Nicole Else el Aŭstralio, kiu nun la 4an fojon finis la ludon en la unua loko. Gratulojn al ŝi. 

Ĉar ŝi en pasinta decembro ricevis donacon kaj ne pasis ankoraŭ unu jaro de tiam, ŝia donaco transiras al la sekva, ankoraŭ neniam premiita kaj en novembro la plej sukcesa tia ludinto Sencay (Lars Sözüer el Germanio). Lars elektis la gravuraĵon ESPERANTO PAROLATA, donacon de Stephan Robert.  

Nin ĝojigas vidi, ke en novembro ni preskaŭ atingis rekordojn en la nombro de ludantoj (147) kaj aliĝis al la ludo 14 novaj personoj. Tio plejparte ŝuldiĝas verŝajne al la viva RISKO-ludo, okazigita de Katalin Kováts, en la nordfrancia urbo Le Touquet. Tie, fine de la Eŭropa Rendevuo antaŭ kvindeko da personoj la ludon gajnis Anne Jausions (neghero), jam sperta ludanto ankaŭ en la reta versio. Anna elektis, kiel donacon la libron de Katalin Kovats, Stelsemantoj en la ora nordo

Bedaŭrinde ne pretiĝis la etaj programmodifoj, per kiuj ni volis surprizi la ludantojn, sed espereble ili aperos jam en decembro. 

Tiu lasta ludmonato de la jaro precipe gravas por kelkaj ludantoj, ja la plej sukcesa el ili gajnos la jaran ludon kaj premion. Kvankam la elekteblaj donacoj estas valoraj kaj la venko prestiĝa, espereble la ludo ne kaŭzos streĉojn kaj malbonhumoron al tiuj, kiuj ne sukcesos atingi la unuan lokon. Bonvolu ne forgesi, ke temas pri ludo, kaj ne pri viv-mortiga batalo.      

Bonan RISKO-ludon deziras al vi ĉiuj, Katalin kaj Mogens. 

Sukceso en Ĉinio: Esperanto estas deviga lingvo en elementa lernejo Al la listo Pluraj programeroj dum la Malferma Tago en Roterdamo okupiĝis ankaŭ pri instruado de Esperanto

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.