Novaĵoj

Festparolado ĉe la Pola Ambasadejo de Kopenhago omaĝe al Montevideo

Kategorio: Movado; Dato: 2014-12-10 00:59:01

Okaze de la 60-jara datreveno de la Unesko-rezolucio favora al Esperanto (Montevideo, 10a de decembro 1954),

precize hodiaŭ antaŭ 60 jaroj,

ni publikigas nun la festparoladon de Mogens Rude Andersen, kiun li prezentis en la Pola Ambasadejo en Kopenhago, antaŭ 10 jaroj, okaze de la 50-a datreveno de la sama evento. 

La teksto estas en la DOSIERUJO.

La aŭtoro nun, por la membroj de edukado.net, laŭtlegis denove la tekston kaj kune kun Aleksandro Kogan pretigis ankaŭ aldonan vidmaterialon, kiuj kune povas servi kiel klerigmaterialoj pri la graveco de Esperanto, Zamenhof, Lapenna kaj la evento en Montevideo.

Vi trovas la materialon en la FILMEJO.

La spektado de la filmo kaj legado de la teksto estu indaj omaĝoj antaŭ niaj meritplenaj antaŭuloj.

Dankon al Mogens kaj Aleksandro pro ilia laboro.

Aliajn materialojn memore al Lapenna kaj Montevideo vi trovas elirante el nia antaŭa novaĵo. 

Bonvolu vidi kaj aĉeti parton de nia naskiĝtaga abio Al la listo Sukceso en Ĉinio: Esperanto estas deviga lingvo en elementa lernejo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.