Novaĵoj

Ni kore gratulas Mirejon, la esperantiston de la jaro 2014

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-12-15 09:06:47

La Ondo de Esperanto en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010), Dennis Keefe (2011), Peter Baláž (2012), Mark Fettes (2013).

En ĉi tiu jaro 18 kandidatigantoj proponis 24 kandidatojn, al kiuj 18 elektantoj jene donis la voĉojn:

Mireille Grosjean 12 voĉoj
Stefan MacGill 7 voĉoj
Hori Jasuo 5 voĉoj
Heidi Goes 4 voĉoj
Kalle Kniivilä kaj Chuck Smith 3 voĉoj

unu kandidato ricevis du voĉojn, kvar kandidatoj ricevis po unu voĉon, 13 kandidatoj ne ricevis voĉojn.

La svisa emerita instruistino Mireille Grosjean, prezidantino de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estas proklamita la Esperantisto de la jaro 2014 pro la sukcesa agado en Afriko, interalie pro la organizo de la 5a Afrika Esperanto-Kongreso; pro la aktiva laboro en ILEI, kies 47an internacian konferencon en Montevideo ŝi gvidis en julio 2014; kaj pro la preparado de la Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto okazonta en 2015.

En la februara kajero de La Ondo de Esperanto aperos intervjuo kun Mireille Grosjean, kiun ni gratulas okaze de la laŭreatiĝo.

Halina Gorecka,
sekretario

http://sezonoj.ru/2014/12/grosjean/

Gratuloj bonvenas ĉe ŝia prezento en nia PANTEONO.

Nova raporto kun fotoj kaj filmo el Taiyuan Al la listo Dek ses novaj premiitoj en la Panteono de instruistoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.