Novaĵoj

Risko-raporto pri januaro 2015

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-01-31 23:35:58

Ĵus finiĝis la unua RISKO-monato de 2015.

La ĉi-monatan ludon gajnis Valentin Melnikov el Moskvo, Rusio, sed ĉar Valentin ene de la pasintaj 12 monatoj ricevis jam donacon, lia premio transiras al neghero (Anne Jausions), la sekva, neniam premiita plej bona ludinto de la monato. Anne elektis la la kurson de la Klerigejo, pri Vjetnamio kaj ni esperas, ke ŝi ĝuos ĝin. 

En januaro ni rompis neniun rekordon, sed estis proksimaj al la plej bonaj rezultoj de 2014 en la nombro de ludoj, demandoj, poentoj.... nur ne tiom ni brilis en la akiro de novaj ludantoj. Ĉi-monate estis nur 10 novaj riskemuloj, plejparte danke al ĉeesta ludo en Antverpeno. 

Nia fidela ludanto, Eddy Van den Bosch (biciklanto), la 16an de  januaro, kadre de la kutima vendreda kunveno de la klubo "La Verda Stelo", organizis tre etosplenan kvizon surbaze de la kvizo “Risko” de edukado.net. Antaŭ la ludo Eddy petis permeson uzi la materialojn de RISKO, kaj poste ankaŭ raportis pri la sukceso. Li  faris tri grupetojn kaj donis kolorojn flavan, oranĝan kaj bluan al ili. Ĉiu grupeto ricevis bloketojn kun ciferoj 1 ĝis 5 (do la maksimuma nombro da eblaj respondoj estis limigita al 5). Eddy faris seriojn de tri demandoj pri movado, kulturo kaj lingvo: unua demando, dua demando kaj poste ebleco elekti ĉu jes aŭ ne partopreni la riskan demandon. Post laŭtlegado de la demando li startigis kronometran tempon de 20 sekundoj. Dum unu horo estis prezentitaj entute 6 demandoserioj. Kiam la grupoj blua kaj flava havis egalan poentaron Eddy prezentis tri pluajn demandojn ĝis estis diferenco. Gajnis la blua teamo akirinte 14 poentojn. Fine estis premiodisdonado kaj kelkaj partoprenantoj estis interesitaj partopreni RISKO-n en interreto.

Ĉiu estis kontenta pri la vespero, do, verŝajne en Antverpeno estos plia ludo en la klubo, kaj jam videblis kelkaj novaj ludantoj ankaŭ en la reto. Dankon, Eddy pro la ludigo kaj raporto. 

 
     

 La RISKO-teamo, Mogens Rude Andersen kaj Katalin Kovats kore atendas vin.  

Jen ligoj al la FORUMO, al la premio-paĝo kaj rekte al la ludo.  

Dudek bravuloj kuniĝis denove en Poznan Al la listo Ni subtenu denove la studentojn de Poznan

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.