Novaĵoj

Sukceso de la unua reta RITE-konsultiĝo

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-02-09 22:11:14

La 9an de februaro 2015 okazis la unua skajpa renkontiĝo de RITE-studentoj kaj du kursgvidantoj. La novan formon de renkontiĝoj Katalin Kovats elpensis kaj lanĉis por stimuli la kursanojn al pli aktiva studado kaj krei inter ili verajn vivajn ligojn. Dum la unua fojo la partoprenantoj testis la teknikajn eblojn de la kontaktiĝo, interkonatiĝis, esprimis siajn spertojn pri RITE, listigis la punktojn, kie ili preferus havi ŝanĝojn, kaj diris, ke tiaj, pli oftaj rendevuoj certe estos utilaj kaj stimulaj. La parolantoj rakontis siajn planojn pri la studoj, prognozis la tempon de siaj finaj ekzameniĝoj, kaj evidentiĝis, ke dum UK en Lillo ni verŝajne havos la unuajn diplomitojn de RITE.

Aliĝis al la konversacio ankaŭ profesorino Sabine Fiedler, kiu gvidas la kurson pri frazeologio. La grupa videoparolado per skajpo bone funkciis, samtempe ni vidis kaj aŭdis unu la aliajn 7-ope, kvankam la vokoj tratekstis la terglobon. Kunligiĝis Nederlando, Germanio, Finnlando, Italio, Vjetnamio, Argentino kaj Senegalo. Ni kun simpatio sendis bonajn pensojn kaj energion al nia brazila kolego, kiu en akuŝejo atendis en tiuj horoj la naskiĝon de la fileto.  

Estonte estos retaj konsultiĝoj en ĉiu monato kun difinitaj, ĉefe metodikaj temoj, kaj verŝajne lanĉiĝos ankaŭ privataj interparoladoj kaj kunlaboroj ankaŭ inter la studentoj. 

Pri la novaj datoj kaj temoj la RITE-anoj baldaŭ ricevos la komunikaĵojn. 

Dankon al la tekniko pro tiuj nekutimaj travivaĵo kaj spertoj. 

Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto Al la listo La sesa interlingvistika grupo sukcese kaj bonetose daŭrigas siajn studojn en UAM

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.