Novaĵoj

Sukcesoj en Poznan

Kategorio: Movado; Dato: 2010-09-29 12:59:18

Partoprenintoj kaj instruistoj de la interlingvistikaj studoj kaj instruista trejnado, Poznan, septembro 2010

Partoprenintoj kaj instruistoj de la interlingvistikaj studoj kaj instruista trejnado, Poznan, septembro 2010.

Russ Williams (US/PL), Kritin Tytgat (BE), Katalin Kováts (HU/NL), Magdalena Feificova (SK), Arlette kaj Edmond Plutniak (FR), Tea Radovanović (HR), Judit Radics (HU), Arkadiusz Zychewicz (PL), Gizella Macioszek (DE), Margaretha Symoens (BE), Ilona Koutny (H/PL), Jader Rodrigues da Silva (BR), Gizella Sklorz (PL), Marija Jerković (HR), Irmgard Schneider (DE), Szabolcs Szilva (HU), Istvan Ertl (HU/Lux). Mankas sur la foto: Petra Smidéliusz (HU) kaj Agnieszka Mozer (PL).

Se vi ne nur deziras, ke esperanto estu instruata en diversaj lernejotipoj, sed vi mem volas ankaŭ instrui, tiam finfaru la unujaran instruistan trejnadon de UAM kaj ILEI kunlabore kun Edukado.net!

La kursaro jam la trian fojon akompanas la tradiciajn interlingvistikajn sesiojn en la Universitato Adam Mickiewicz, en Poznano (Pollando). La du surlokaj unusemajnaj sesioj (septembre kaj februare) disponigas koncize la necesajn metodikajn konojn por profesie instrui esperanton. Post hejma kaj reta laboro la sukcesa trapaso de la fina kompleksa ekzameno kun prezento de finlaboraĵo rajtigas al la instruista diplomo de ILEI post unu jaro. La defion alfrontis ĉi-foje 11 personoj (po 3 el Pollando kaj Hungario, 2 el Francio, po unu el Slovakio, Belgio kaj Germanio). ILEI kun UEA disponigis 4 stipendiojn kiel en la pasinta jaro. Al la alvoko de la prezidanto de ILEI, Stefan MacGill al la landaj asocioj kaj landaj ILEI-sekcioj reagis nur PEA stipendiante du polajn gejunulojn.

La motoro kaj gvidanto de la trejnado, Katalin Kováts allogis la atenton de la partoprenantoj ĝis la lasta momento per verva prezento de instrumetodoj, instrufaktoroj disponigante amason da lernmaterialoj kaj trejnante la kursanojn pri la uzo de la nove lanĉota retejo www.edukado.net. Ilona Koutny, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj traktis tiklajn terenojn de e-gramatiko kaj instruadon de fonetiko, gramatiko kaj vortoprovizo. La aktualaj kursoj de la Interlingvistikaj Studoj kompletigis la studprogramon: István Ertl skizis panoramon de la nuntempa e-literaturo. La partoprenantoj povis flari ankaŭ la unuafoje realiĝantan kurson pri tradukado – specialiĝon en la tria jaro de la interlingvistika programo: Kristin Tytgat, el la Brusela Universitato, enkondukis la interesiĝantojn en la sekretojn de interpretado kaj tradukado, István Ertl en beletran tradukadon.

Samtempe el la pasintjara grupo du partoprenantoj – Katarina Noskova el Slovakio kaj Xose Conde el Katalunio prezentis sian finlaboraĵon kaj sukcese trapasis la finan ekzamenon, dume la alia sepopo planas same fari dum la februara sesio. La merkreda komuna vespero kaj semajnfine la kulturaj programoj de Arkones ofertis amuziĝon al la persistaj kursanoj. La kursanoj trovis la semajnon riĉa je programoj kaj informoj, sekvas nun la plenumo de taskoj kaj metieja kunlaboro pere de la interna diskutlisto.

Pripensu la partoprenon en la nova universitata grupo post unu jaro! Se septembro, tiam Poznan!

Raportis Dr hab. Ilona Koutny, akademiano, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj, Universitato Adam Mickiewicz.

Bonvenon ĉe la nova retejo! Al la listo Nova Koresponda Servo - klarigoj, konsiloj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.