Novaĵoj

Pri la Verdaj Skoltoj kaj pri ilia PEKO

Kategorio: Movado; Dato: 2015-03-20 00:28:42

Nia redakcio ricevis novaĵojn el Belgio. Bonvolu legi pri la aktiva junulara grupo Verdaj Skoltoj.

-------

La Verdaj Skoltoj proponas internacian skoltumadon en Esperanto.
La partoprenantoj estas inter 11 kaj 17 jaraĝaj. Ili venas el Bruselo, Flandrio, Valonio, Francio, Luksemburgo kaj Germanio. Foje de pli fora loko!

Esperanto estas ilia sola komuna lingvo!
Ĉiuj lernas tiun rapide lerneblan lingvon. Tiel ili povas egale interkomunikiĝi. Kiam ĉiu faras paŝon al la aliaj estas pli afabla, ĉu ne?

Kion ili faras?
Ili kuniĝas dum 7 semajnfinoj jare kaj organizas tutsemajnan tendumadon en somero. Ĉiuj estas bonvenaj ;-). Tiel kiel ĉiuj skoltoj: ili lernas zorgi pri si mem (kuiri, tendumi, orientiĝi, fajron fari…), ili ludas, foje kantas, babilas, ili faras manlaboraĵojn (konstruas aferojn el ligno, kuiras en la naturo) kaj ili travivas pli kaj pli da aventuroj. Ili ankaŭ informas pri Esperanto, organizas Esperanto-eventojn kaj instruas Esperanton al siaj novaj membroj.

Inter la 8a kaj 10a de majo 2015  la Printempa Esperanto-Kunveno (PEKO) estos organizita fare de la Verdaj Skoltoj en la belga urbo Mozet.

Danke al subteno de Asocio Por Esperanto (la valona eo-asocio) kaj Esperantista Brusela Grupo, Verdaj Skoltoj fondis veran asocion kaj dungis Valère Doumont ekde februaro por profesiigi tiun projekton.

Unu monaton post la fondo, jam videblas la unuaj rezultoj:
- nova simbolo, mult-uzota (sur vizitkartoj, aŭto, flagoj, skoltotuko...)
- komuna ludo kun la skoltoj el Sambreville, 30 junuloj nun scias pri Eo
- jam tri novuloj gustumis ilian etoson kaj ilian lingvon
- prezento de la projekto en Luksemburgo
Kaj ili havas multajn projektojn: kun-organizi Internacian Infanan Kongreson (paralela aranĝo kun la Universala Kongreso en Lillo), informi pri Esperanto en lernejoj, prezenti siajn projekton en Esperanto-kluboj, okazigi ludojn kun aliaj skoltoj...

La gvidado de Verdaj Skoltoj fare de dungita profesiulo povos daŭri ĝis kiam restos mono, do gravas multnombra partopreno en PEKO, aliĝo al ilia asocio kaj subteno. La skoltoj antaŭdankas vin ;-)

samideane kaj skoltamike
Jean-Pol kaj Valère

Annie Grente instruas en Tunizio Al la listo Modela enlerneja agado en Herzberg

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.