Novaĵoj

RISKO-novaĵoj el marto 2015

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-04-01 11:26:04

 

         

 

 

En marto 2015 en nia RISKO-ludo denove Valentin Melnikov estis la plej sukcesa ludanto. Lia premio transiras nun al muminjo (Paula Niinikorpi el Finnlando), la sekva neniam premiita plej sukcesa ludanto.

Ni gratulas kaj Valentin kaj Paula kaj petas ŝin elekti donacon.

Laŭ la statistikaĵo videblas ke en tiu ĉi monato ni havis 140 ludantojn, tio estas rekorda nombro en tiu ĉi jaro. Aliĝis al la ludo 10 novaj personoj, parte danke al la sukcesa varbado de Jean-Claude ROY

En la sekva monato fariĝos nia ludo 2-jara. 

Ni esperas, ke vi ludos ĝin multnombre kaj sukcese. 

Katalin Kováts kaj Mogens Rude Anderson

Fino de la ABIO-kampanjo Al la listo Annie Grente instruas en Tunizio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.