Novaĵoj

Fino de la ABIO-kampanjo

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-04-06 18:00:51

Mi informas vin, ke la duan tagon de Pasko, mi oficiale fermis la monkolektadan kampanjon, kiun ni lanĉis okaze de nia datreveno meze de decembro 2014. La kolektado okazis pere de dispecigita kristnaska abio, kun la celo ĝis kristnasko ricevi 60 donacojn kaj tiel kunmeti la mozaikarbon. 

Bedaŭrinde nek ĝis Kristnasko, nek ĝis la nova jaro, kaj eĉ ne ĝis pasko ni ricevis 60 donacojn. Ĉar la arbo tre strange aspektas printempe en nia fenestro, mi decidis ĝin malmunti kaj agnoski, ke el vidpunkto de la nombro de subtenantoj, ni fakte ne sukcesis, ĉar ne trovis 60 donacojn.  

La 53 donacojn sendis entute 44 personoj kaj asocioj, el 18 landoj. Pluraj estis kiuj plurfoje donacis. 

Estas du landoj el kiuj ni ricevis 9 sendaĵojn. El Francio (kie ni havas pli ol 500 membrojn) la monsumoj venis el 9 diversaj lokoj, dum el Belgio la 9 kontribuoj venis de unu asocio kaj de 2 personoj (cetere ambaŭ membroj de la sama asocio). El Finnlando venis 6 donacoj, de entute 4 personoj. El Aŭstralio, Brazilo, Germanio, Italio kaj Nederlando subtenis nin po 3 personoj. El Svislando, Hungario, Svedio kaj Usono venis po 2 donacoj, kaj el Britio, Izraelo, Pollando, Slovakio, Turkio po 1 sendaĵo.

La kunmetita mono tamen estas alta, ni ekhavis 5340 eŭrojn. 

La detalojn kaj la nomojn vi povas vidi sur la kolektopaĝo

Ni kore dankas ĉiujn, kiuj sentis grave helpi, subteni kaj kuraĝigi la laboron, kiun ni faras per la paĝaro por nia komunumo. 

Sen kampanjo, kiam ajn en la jaro, eblos plu subteni nin. Bv. vidi kiel, sur la SUBTENPAĜO

Katalin Kováts, redaktoro

KER-ekzamenoj: Rapide aliĝu por certigi vian lokon en Lillo Al la listo RISKO-novaĵoj el marto 2015

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.