Novaĵoj

Kuraĝigo por la KER-kandidatoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-04-15 15:41:14

Komenciĝis la intensa laboro pri la KER-ekzamenoj: 

  • la unuaj testkovertoj estas alpoŝtigitaj
  • la testoj por majo nun pretiĝas 
  • la ebloj aliĝi al la tutmondaj ekzamenoj baldaŭ fermiĝos kaj kelkaj lokoj ne atingis ankoraŭ la minimumon  (aliĝiloj estas ĉi tie
  • por Lillo ni ankoraŭ atendas aliĝojn, sed jam eblas rezervi lokon por la parolaj partoj. 

Por tiuj, kiuj ŝatus vidi, kiaj estas la taskoj por ricevi kuraĝigon, ni konsilas viziti la paĝon de la specimenoj.

Se vi ne posedas ankoraŭ atestilon pri viaj lingvaj konoj, ne mistrafu la eblon akiri ĝin kiel eble plej frue. Vidu en la statistika paĝo en kiuj landoj ni havis la plej multajn kandidatojn.  

La nomojn de tiuj 1528 bravuloj, kiuj jam posedas atestilon, vi povas vidi en nia FIERO-PAĜO

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Foto pri unu el la plej sukcesaj sesioj: el São Paulo, Brazilo, 2011

Lingva diverseco kaj Esperanto dum Festivalo en Poznan Al la listo Hodiaŭ estas la RISKO-ludo dujara.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.