Novaĵoj

Lingva diverseco kaj Esperanto dum Festivalo en Poznan

Kategorio: Movado; Dato: 2015-04-19 20:30:00

La Festivalo de Sciencoj kaj Artoj estas kutima printempa aranĝo, kie universitataj fakoj prezentas allogan programon por la interesiĝantoj, ĉefe por mezlernejanoj. La teamo de la Interlingvistikaj Studoj de UAM (Michael Farris kaj Ilona Koutny kun du doktoriĝantoj Ida Stria kaj Michał Kozicki kaj ĉina kolegino Chung-Yi Wang) per sia programo “Kiel venki lingvajn barojn” (15.04.2015 inter 15-16 horoj) altiris elstare multajn partoprenantojn (50 gelernantojn kun siaj instruistoj).

Post mallonga prelego pri lingva diverseco okazis konkurso pri lingvoj, konciza prezento de esperanto, ankaŭ per poemo kaj muziko. La retejo Lingvo.info kaj la broŝuro Malkovru Esperanton estis proponataj por pluaj informoj, la partoprenantoj kontente foriris kun informiloj kaj skribiloj de lingvo.info.

Ilona Koutny
Gvidanto de Ia Interlingvistikaj Studoj 

Pasie pri lingvoj en lingvo.info Al la listo Kuraĝigo por la KER-kandidatoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.