Novaĵoj

Bonvenon ĉe la nova retejo!

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-10-01 17:21:42

Mi kun grandega ĝojo bonvenigas vin ĉe la nova retejo de edukado.net, kiun ni konstruis helpe de deko da grandaj sponsoroj kaj el la mono de pli ol ducent subtenantoj. Ni kore dankas pro la fido kaj subteno ĉiujn, kiuj helpis. Foje ni certe verkos romanon pri la malfacilaĵoj kaj defioj de tiu transkonstrua periodo, sed momente mankas tempo eĉ skize rakonti la aventurojn.

Sufiĉu ke ni harde luktis kaj fine tamen venkis la malfacilaĵojn. Restas ankoraŭ amaso da manlaboro por transpreni mane la datumojn, rekrei la enhavon de la sekcioj. Do, ni petas vin pacienci ankoraŭ kelkajn monatojn, ĝis ĉio estos en sia loko.

Tamen la ĉefaj partoj jam funkcias, kaj vi povas uzi la retejon, kvankam nur fine de la monato ni povos transiri al pli nova kaj pli kapacita servilo. Ĝis tiam eble la rerejo kelkfoje estos iom malrapida, precipe se vi amase venos kaj scivole umos ĉe ni. Ĉiuokaze tio ne retenu vin ĉion vidi. Certe estas multo por vidi, ĝui kaj lerni. Ni planas ĉiusemajne sendi al vi kelkajn sugestojn per kiuj ni helpos al vi malkovri la sekretojn.

Nun la unua afero, kiun vi devos fari estas ensalutiregistriĝi.

Se necesas, ŝanĝu vian ensalutnomon por ke ĝi estu konforma al la novaj teknikaj bezonoj.

La sekva tasko estas aktualigi vian profilon, plenigi la formularon, decidi kiuj estas la informoj, kiujn vi volas vidigi publike.

Bonvolu marki vin sur la mondmapo. Tion vi povas fari indikante vian adreson, sed almenaŭ vian urbon kaj serĉigi vin al la programo. Ĉio ĉi farendas en la profilo-parto, kiun vi ĉiam facile povas atingi, alklakinte vian propran salutnomon en la supra dekstra angulo.

Kion ajn vi volas fari pri viaj datumoj, post la ensaluto ĉiam iru al la sekcio Mia angulo.

Ne forgesu konservi la ŝanĝojn, aliokaze perdiĝas via laboro.

Post la aktualigo de via profilo simple promenu en la paĝoj, vidu, ĝuu ilin. Estas pluraj partoj pri kiuj ni ankoraŭ laboras, kaj estas aliaj, kies plenigo atendas je vi. Tia estas ekzemple la Kursejo. Do, jen, ekagu ankaŭ vi kaj liveru novajn informojn. Okaze de ajna problemo aŭ demando, ne hezitu kontakti nin kaj peti helpon.

Sukceson, ĝuon deziras al vi viaj redaktoro: Katalin Kováts kaj programisto Jevgenij Gaus

Nova franca ministra dekreto - ŝancego por Esperanto Al la listo Sukcesoj en Poznan

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.