Novaĵoj

Rekordaj ludantoj en RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-05-01 03:08:14

Meze de aprilo ni festis la duan datrevenon de RISKO.  Okaze de tiu jubileo ni invitis niajn ludintojn reveni al la ludo. Dankon al tiuj, kiuj reagis kaj denove ekludis, ĉu por ĝentila honorludo, ĉu por denove regule partopreni.

Danke al tiu alvoko per la nunaj 163 ludantoj ni sukcesis rompi nian rekordon (160) de la pasinta decembro. Aparte menciendas, ke kelkdekoj da ludantoj lasis mesaĝon en nia GASTLIBRO, kaj iliaj vortoj kaj salutoj ĝojigas kaj kuraĝigas nin. Dankon al ĉiu, kiu skribis tien. 

Malgraŭ la altiĝo de la ludantonombro ne ŝanĝiĝis la nomoj de la luktantoj en la unua rango. En kelkaj tagoj estis iom da vario en la unua loko, sed Valentin Melnikov denove reprenis la gvidon kaj finis en la unua pozicio. Tiu ĉi estis lia 9a venko. Gratulojn al vmel. Lian donacon ricevos kristof (Christophe Chazarein), ĉar li estis la sekva plej bona ludanto el inter tiuj, kiuj ĝis nun neniam estis premiitaj. Kristof, kiu mem fervore helpas en la organizado de la KER-ekzamenoj akcetis kiel donacon la 20-eŭran subtenmonon por KER-ekzameno, kiun li tuj oferis al bezonuloj. Katalin decidis transdoni 10-10 eŭrojn al la du kubaj ekzameniĝontoj en Lillo. Dankon, Kristof, denove. 

Kun la espero, ke multaj el la revenintoj daŭrigos la ludon kaj trovas en ĝi multe da plezuro, ni salutas ĉiujn: 

Katalin Kováts kaj Mogens Rude Anderson

Detalojn pri la ludo bonvolu vidi en la paĝo de statistiko

Ludu tuj ĉi tie: http://www.edukado.net/ludoj/risko

Parolu kaj lernu - moderne ankaŭ Esperanton Al la listo Ankoraŭ eblas aliĝi al la Tutmonda Kolokvo pri Instruado

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.