Novaĵoj

Grandega sukceso de DUOLINGO

Kategorio: Movado; Dato: 2015-05-30 18:24:06

 

 

 

 

 

 

 

 

 

9.600 homoj eklernis Esperanton en du tagoj. Du tagojn post la lanĉo de Esperanto-kurso ĉe la populara lingvolerna retejo Duolingo, la kurso jam ekhavis preskaŭ dek mil partoprenantojn. La kvanto de lernantoj do estas preskaŭ duoble pli granda ol la kvanto de individuaj membroj de UEA, kvankam la kurso ankoraŭ eĉ ne estas oficiale lanĉita, sed troviĝas en testofazo.   

La fondinto de Duolingo Luis von Ahn en prelego farita en 2012 menciis, ke la plej multaj proponoj pri lingvokursoj kiujn oni devus aldoni al la retejo ial temis ĝuste pri Esperanto. Aŭdinte tion, Chuck Smith el Berlino tuj kontaktis lin. Tiam la respondo estis, ke Esperanto ja estas en la plano, sed ke aliaj lingvoj havas prioritaton.

Antaŭ ok monatoj komenciĝis la laboro por krei la kurson pri Esperanto. Chuck Smith iĝis la gvidanto de la kvinkapa teamo, kaj ĉefrespondeculo pri la kurso iĝis Ruth Kevess-Cohen el Usono.

La fonto de la artikolo estas Libera Folio, kie vi povas finlegi ĝin. 

Nia redakcio gratulas al la teamo, kies membroj faris gravan kaj bonan laboron. 

Majaj Risko-rezultoj Al la listo Startis la 4a Tutmonda Ekzamentago

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.