Novaĵoj

Majaj Risko-rezultoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-06-01 10:54:54

 

En la maja ludo la unuan lokon atingis Nicole Else el Aŭstralio. 

Gratulojn, Nicolee.

Ĉar ŝi jam delonge ne ricevis monatan donacon, nun rajtas elekti ion. Ŝia prefero iris al la libro Taglibro de mia frato, kiun ŝi ricevos en Lillo, dum la kongreso. 

En la monato ludis 139 personoj, kaj tiel majo estis la dua plej aktiva turno ĉi-jare, pro kio ni ĝojas. 

Pluan bonan ludadon kaj bonŝancon deziras al vi, 

Katalin Kováts kaj Mogens Rude Andersen

Detalojn pri la ludo bonvolu vidi en la paĝo de statistiko

Ludu tuj ĉi tie: http://www.edukado.net/ludoj/risko

Raporto pri la 4a Tutmonda Ekzameno Al la listo Grandega sukceso de DUOLINGO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.