Novaĵoj

Raporto pri la 4a Tutmonda Ekzameno

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-06-05 15:34:08

En 2015 la Tutmonda Ekzameno konsistis el du turnoj. La unuan ni organizis ĉirkaŭ la jam tradicia ekzamensemajnfino en Greziljono, al kiu ni kuplis du aliajn  ekzamenojn:  tiun en la svisa La Chaux-de-Fonds kaj alian en la nikaragva Managvo. Tiel en la tri lokoj la 24an de aprilo ekzameniĝis entute 25 kandidatoj. Krom en Managvo, en la aliaj du lokoj oni ekzameniĝis ankaŭ parole. 

La dua turno, la ĉefa ekzamentago, estis la 30a de majo. Tiam estis ekzameno en 12 urboj de 7 landoj entute, tri kontinentoj. La lokoj estis: la kvar francaj urboj Parizo, Tuluzo, Limoĝo kaj Lannion; en Brazilo Kuritibo kaj Maceió; en Japanio Tokio kaj Osako; krome la korea ĉefurbo Seulo, en Serbio Subotica; en Rusio Moskvo kaj en Nederlando Hago

En kvar urboj: Subotica, Tuluzo, Limoĝo kaj en Kuritibo estis ankaŭ parolaj sesioj, kiujn ni efektivigis tra la reto.
En majo ekzameniĝis 91 personoj, tiel en la du ekzamentagoj ni havis entute 116 kandidatojn. El inter ili 37 petis kaj havis la okazon trapasi ankaŭ la parolan parton.
Detalan statistikaĵon pri la Tutmonda Ekzameno vi povas trovi en la koncerna statistika paĝo.
Se ĉiuj sukcesos en la ekzameno la tuta nombro de ĝis nun sukcesintoj en la KER-ekzamenoj estos (1528+117) 1645
En la maja turno la serbia Subotica estis la urbo, kiun ni povas mencii kiel modelon. Ĝi estis la sola loko, kien el 3 najbaraj landoj venis esperantistoj ekzameniĝi (Slovenio kaj Bulgario) aŭ kunorganizi kaj kunamuziĝi (el Hungario). En Subotica la ekzamenokazon oni kunligis kun riĉa kultura kaj turisma programo kun partopreno de trideko da plurnacia partoprenantaro.

 

En la serbia sesio ankaŭ la informado al la ekstera mondo estis rekorda. Du lokaj televidstacioj kaj unu radistacio dediĉis programojn, de 10 ĝis 30 minutojn longajn, por la ekzameno kaj por Esperanto. Korajn dankojn kaj gratulojn pro ĉio al la ĉeforganizantino, Aranka Laslo. 

Por la okazigo de tia tutmonda ekzamentago necesas longdaŭra, vasta kaj preciza kunlaboro. Krom la institutaj laboristoj en Budapeŝto, necesis plurmonata organiza laboro. Tiun ankaŭ ĉi-jare faris Katalin Kováts. Katalin mem kunmetis, multobligis, pakis la testojn kaj sendis aŭ portis ilin al la ekzamenlokoj. En tio en Brazilo Joseo Tenorjo asistis al ŝi. 

En la unua sesio kunekzamenis en la parolaj partoj François Lo Jacomo, Zsófia Kóródy kaj Mónika Molnár, en majo ekzamenis rete Katalin Kováts, Márta Kovács kaj Stefan MacGill. Stefan MacGill, estrarano de UEA fizike ĉeestis en Subotica, partoprenis ankaŭ en la kultura programo.
Nemalhaveblan rolon havis en du ekzamenlokoj Christophe Chazarein, jam sperta organizanto kaj gvidanto de sesioj.

En la ekzamenlokoj organizis kaj en la efektivigo helpis 3-5 lokoj. La tuta teamo, al kiu ni kore dankas la sindediĉan laboron kaj helpon konsistas el ĉ. 50 personoj, kies liston vi povas vidi en la dankopaĝo

Jen la resuma paĝo pri la 4a Tutmonda Ekzameno. 

 

La testoj jam survojas al Hungario, kie okazos ilia korektado kaj taksado. Ni antaŭvidas, ke la sukcesintoj aŭ iliaj reprezentantoj povos transpreni sian atestilon dum la jubilea kongreso en Lillo, kien kunportos kaj transdonos la dokumentojn la du direktoroj de la budapeŝta ekzamencentro ITK.

Pri tio, ĉu sekvontjare okazos aŭ ne tutmonda ekzameno, ankoraŭ ne estas decido.

Raportis: Katalin Kováts, gvidanto

Alskribiĝu por rete spekti la malfermon de UK en Lillo Al la listo Majaj Risko-rezultoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.