Novaĵoj

Stafeto de la premio en la junia RISKO-ludo

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-07-01 05:25:59

En la junia ludo la unuan lokon atingis denove Nicole Else el Aŭstralio. 

Gratulojn, Nicolee.

Ŝia donaco - pro tio, ke Nicole jam estis premiita en majo - devis transiri al la sekva plej sukcesa, sed ĝis nun neniam premiita ludinto. Tiu estis goulo, kiu pludonacis sian eblon. Tiel ni proponas elekti donacon al Kocxjo. Ni atendas la informojn pri lia elekto.

Cetere inter la donacoj troviĝas du novaj premioj. Propono de sencay, malnova gajninto kaj nova donaco de edukado.net. Vizitu la paĝon de la premioj kaj se vi povas, riĉigu ĝin per viaj proponoj. Sciu, ke ne necesas sendi al la redakcio vian donacon, simple anonci ĝin, kaj kiam iu elektas vian oferton, vi sendos ĝin rekte al la elektinto. Tiel ni ŝparas monon kaj rekte kontaktigas la du partnerojn. 

Venas feriaj monatoj, almenaŭ en la norda hemisfero. Pro vojaĝoj, bedaŭrinde, pluraj ne povos regule ludi, kaj tio jam nun observeblis. Ni havis nur 126 ludantojn, sed bona novaĵo estas, ke estis inter ili 7 tutnovaj personoj. Bonvenon al ili. 

Pluan bonan ludadon kaj bonŝancon deziras al ĉiu riskumanto, 

Katalin Kováts kaj Mogens Rude Anderson

Detalojn pri la ludo bonvolu vidi en la paĝo de statistiko

Ludu tuj ĉi tie: http://www.edukado.net/ludoj/risko

Ni serĉas helpantojn por la kongresa semajno Al la listo Alskribiĝu por rete spekti la malfermon de UK en Lillo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.