Novaĵoj

Kunportu pinĉilojn al Lillo

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-07-12 12:32:35

Por helpi la praktikadon de la lingvo, precipe ĉe komencantoj ni planis denove organizi PINĈILUMADO-n dum la kongreso en Lillo.  

Por tio necesas ruĝaj kaj verdaj vestaĵpinĉiloj. Mi nun eksciis, ke la menditaj 600 pinĉiloj ne estos liverataj, do ni bezonas vian helpon.
Ĉu vi povas kunporti verdajn kaj ruĝajn pinĉilojn al Lillo kaj transdoni ilin al ni dum la Movada Foiro ĉe la tablo de edukado.net?

Bonvolu skribi al ni mesaĝe, se vi portos pli ol 10 pinĉilojn.  
Se vi ne scias kion signifas Pinĉilumi, bonvolu legi tiun ĉi paĝon.  

Fotitaj dum UK en Jokohamo, ĉe la unua Pinĉilumado.

 


 

Lernu Esperanton kun EuroTalk elire el 128 lingvoj Al la listo Ni serĉas helpantojn por la kongresa semajno

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.