Novaĵoj

Komenciĝis la ILEI-konferenco en la belga Oostende

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-07-18 23:20:43

En la antaŭkongresa semajno okazas en tiuj ĉi tagoj la tradicia ILEI-konferenco, norde de Lillo, en la belga marborda urbo Oostende. Al la konferenco de instruistoj aliĝis 159 personoj el 34 landoj. La konferencanoj loĝas kaj plejparte laboras en junulara gastejo, troviĝanta je cento da metroj de la marborda bulvardo. 

Vendredon, la 17an vespere la kunvenintoj plenigis per tipaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj siajn naciajn tablojn kaj gustumigis frandaĵojn unu al la aliaj, dum babilado kaj diskutoj.  

La 18an de julio, matene en festa malferma programo komenciĝis oficiale la ILEI-semajno. La festo okazis en la urbodomo, ĉeestis kaj festparolis ankaŭ la urbestro Jean Vandecasteele, kiu varme bonvenigis la Esperanto-instruistojn kaj fiere prezentis sian urbon. La konferencanoj inde memoris la elstaran belgan pedagogon, Esperanto-instruiston kaj aktivulon Edward Symoens, iaman prezidanton de ILEI. Margaretha Symoens, filino de Edward Symoens, aldone membro de la loka konferenca komitato, kun pluraj familianoj kortuŝe akceptis la memorigon kaj la publiko ĝuis la klarinetmuzikan intervenon de la pranepino de la festato. 

Post la malfermo okazis en urbocentra placo la festo de nacioj, kies kernon formis kelkaj naciaj kaj movadaj budoj de esperantistoj kaj riĉaj danc- kaj muzikprogramoj de lokaj grupoj. La belega somera vetero kaj la evento allogis kelkcentojn da turistoj kaj donis bonan okazon al la esperantistoj kune kun la loĝantoj ĝui la programojn.

Ekde dimanĉo komenciĝos instruista trejnado, okazas aliaj prelegoj kaj en la mezo de la semajno simpozio titolita Lingva justeco kaj paco. Kiuj defioj por la nuna mondo.

La porinstruistan retejon edukado.net reprezentas Katalin Kovats, kiu faros plurajn intervenojn dum la semajno: kontribuas al la instruista trejnseminario per prelego pri lerniloj kaj lernolibroj en Esperanto, kaj dum la semajno ŝi tri aliajn fojojn parolos pri la ilaro de la retejo, pri la KER-ekzamenoj kaj pri la preparfazoj al la KER-ekzamenoj. Por amuzi la publikon ŝi preparis ankaŭ vivan RISKO-ludon kun valoraj premioj. 

Pliaj raportoj venos dum la semajno. Fotoj pri la aranĝo aperos en la ALBUMO.

ILEI havas novan estraron Al la listo Lernu Esperanton kun EuroTalk elire el 128 lingvoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.