Novaĵoj

Risko en julio ankaŭ dum la kongreso

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-08-01 23:02:46

Pro nia partopreno kaj laboroj dum la 100-a Universala Kongreso mi iom malfrue raportas pri la juliaj rezultoj de la RISKO-ludo. 

En tiu ĉi monato partoprenis la ludon 121 personoj. En la unua loko finis la ludon du konkurantoj: euxgeno (Eŭgeno Liĉaŭka el Belorusio) kaj nicolee  (Nicole Else el Aŭstralio),

Ambaŭ gajnintoj estis jam premiitaj ene de la lastaj 12 monatoj, tial ilia donaco transiras al la sekva, ĝis nun neniam premiita ludanto Koninda (Derek Roff el Usono). Koninda elektis muzikdiskon de Kajto. Gratulojn al la triopo. 

Ni informas vin, ke en julio okazis du RISKO-prezentoj: la unua dum la konferenco de la instruistoj de Esperanto, en la belgia Oostende kaj la dua dum la 100a Universala Kongreso, en Lillo. En ambaŭ grupoj la plimulto de la publiko ne konis la ludon, tial fine de la prezentadoj la ĉeestintoj komune ludis rete en la konto de Katalin. En Oostende ni estis venkitaj de la rapide fluganta tempo, sed en Lillo la grupo akiris 4 poentojn. Espereble post la hejmenveno de la ĉeestintoj ni ekhavos plurajn novajn ludantojn. 

Ni ricevis novajn donacojn por RISKO, kaj kelkaj pli frue gajnitaj donacoj dumkongrese atingis siajn elektintojn. 

Mi devas ankoraŭ rakonti al vi, ke Nicole, nia fervora ludantino, diligente serĉis riskulojn dum la kongreso kaj ĉiam ĝoje raportis pri novaj malkovroj, pri ekkono de "neghero" kaj aliaj konkurantoj. Tio donas nun la ideon por la sekva kongreso krei ŝildetojn laŭ kiuj oni povas renkonti unu la alian. Mi pripensos ankoraŭ la detalojn. 

Pluan bonan riskumadon deziras al vi, Katalin

Esperanto-kurso en la urbo, kiu neniam dormas Al la listo Raporto el Lillo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.