Novaĵoj

Estu Civita Volontulo en Tuluzo!

Kategorio: Movado; Dato: 2015-09-04 17:09:52

Agadu por Esperanto: estu Civita Volontulo por la Esperanto-Asocio en Tuluzo!

Nia sudfranca asocio serĉas junulon, kiu deziras agadi 8 monatojn por Esperanto en nia urbo, de oktobro 2015 ĝis majo 2016. Povas kandidatiĝi ĉiuj junuloj de 18- ĝis 25-jaraj, el la 31 landoj de la Eŭropa Ekonomia Areo, do, tiuj kiuj loĝas en Eŭrop-Unio, Norvegio aŭ Islando.

Nia asocio kaj ĝia agado

Esperanto-Kultur-Centro estas asocio celanta disvolvi la interkulturajn interŝanĝojn kaj la internacian solidarecon per la lingvo Esperanto. Ni agadas precipe en tri kampoj:
▪ informado pri la lingvo,
▪ instruado de la lingvo,
▪ utiligado de la lingvo (diskut-rondoj, kulturaj eventoj, prelegturneoj, ktp…)

Niaj konkretaj taskoj:
▪ Ni informas per prelegoj, standoj, afiŝoj kaj flugfolioj, gazetaraj dosieroj, ktp…
▪ Ni havas diversnivelajn kursojn kaj atelierojn en Tuluzo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo.
▪ Ni okazigas tri aŭ kvarfoje en la jaro intensajn semajnfinajn kursojn.
▪ Ni produktas unuhoran ĉiusemajnan radioelsendon en la franca kaj Esperanto, aŭskulteblan pere de interreto sur la tuta terglobo.
▪ Ni posedas bibliotekon kaj proponas regule libroservon dum diversaj okazaĵoj.
▪ Ni ofte akceptas eksterlandajn prelegantojn, artistojn, aŭ simplajn civitanojn, kiuj riĉigas la vivon de niaj membroj kaj enkondukas ilin en la kulturan diversecon.

Nia asocio havas ĉirkaŭ 80 membrojn, estas gvidata de dek-kvino da volontuloj. La asocio ne posedas propran ejon, sed kunvenas aŭ kursas en kulturdomoj, lernejoj, universitatoj, kafejoj aŭ ĉe esperantistoj.

La detalojn pri la volontula laboro vidu ĉi tie. 

Fonto: anonco de la asocio. 

Atentu, la limdato estas tre proksima, la 7a de septembro 2015!

Ni havu ne la Eŭropan, sed la MONDAN tagon de lingvoj Al la listo RISKO-novaĵoj: Valentin Melnikov en duobla rolo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.