Novaĵoj

Raporto pri la tria skajpa RITE-konsultiĝo

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-09-05 23:50:55

La 5an de septembro okazis sukcesa skajpa konsultiĝo de la RITE-kursanoj. La temo, precipe aktuala komence de la studjaro, estis "Kiel lanĉi universitatajn Esperanto-kursojn?". Inter la RITE-kursanoj ni havis plurajn, kiuj instruas aŭ instruis en universitato, do, ne mankis spertoj.  

La konsultiĝon partoprenis Adrian el Argentino, Gilda el Meksiko, Leandro el Brazilo, Monika el Svislando, Patrick el Italio, Ĵeromo, Philippe, Christoph kaj Marion el Francio kaj Liĉjo el Usono. Katalin Kovats, helpe de konferenca funkcio de skajpo, el Nederlando kunordigis la preskaŭ duhoran kunvenon. La programo komenciĝis per mallongaj sinprezentoj kaj poste Adrian el Bonaero rakontis pri sia konkreta situacio: eblo lanĉi Esperanto-kurson en sia universitato.

"Kiel komenci?", "Kiel trovi studentojn?", "Kiam kaj kiel fari bonan prezenton pri Esperanto?", "Kian studprogramon kompili?", "Kiun lernilon elekti?" , "Ĉu decas la lernolibrojn fotokopii?" - al tiuj demandoj ni provis trovi bonajn kaj utilajn respondojn. Ĉe la kunveno ni havis ankaŭ ne-RITE-anojn, Christoph kaj Marion el Tuluzo rakontis pri sia nova libroprojekto, kaj Liĉjo el Usono riĉigis nin per spertoj pri la somera kursaro de Nord-Ameriko (NASK). Dankon al ili. 

Du horoj ne estas tro da tempo por tiom da gravaj demandoj: sekve la kolektadon de bonaj ideoj por varbprelegoj kaj prezentoj ni daŭrigos en reta surfaco. Post la konstato, ke ĝis nun neniu el ni trovis perfektan kaj dum unu kurso sekveblan lernilon, la kursanoj kun intereso turnos sin al la lerniloj, menciitaj de la aliaj kaj pli entuziasme ĉerpos kompletigajn materialojn el edukado.net. Ni aŭdis ankaŭ konkretajn helpoproponojn:  al Adriano, ekz. Gilda sendos sian antaŭe kompilitan kaj uzitan lernolibron. 

La RITE-anoj en oktobro daŭrigos la monatan skajpkonsultiĝon, kiu danke al la moderna tekniko ebligis senrompan babiladon kaj kuneston kun preskaŭ ĉies kameraoj. Por la sekva renkontiĝo ni elektos horon, kiu estos pli konvena por niaj aziaj samideanoj, kiuj nun ne povis partopreni la programon. 

Raportis: Katalin Kováts, fotis: Mónika Molnár  - Informojn pri RITE vi trovas en la koncerna loko de la KLERIGEJO.

27a Eŭropa rendevuo en Norda Francio Al la listo Ni havu ne la Eŭropan, sed la MONDAN tagon de lingvoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.