Novaĵoj

Nova raporto pri la registritaj kursoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-10-26 11:39:01


 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Komence de oktobro ni publikigis anoncon por peti vin registri la kursojn, kiujn vi gvidas. Samtempe ni fermis la sekcion de INSTRUMATERIALOJ kaj la aliron ebligis nur al la kolegoj, kiuj gvidas registritan kurson, estas kontribuantoj de la sekcio aŭ subtenis finance la paĝaron. 

Danke al tiuj agoj multobliĝis la registraĵoj. Koran dankon al la raportintoj. 

Sur la statistikaj paĝoj vi povas vidi detalojn:

Movadajn kursojn oni raportis el 19 landoj. Estas en Francio 26, en Brazilo 6, po 5 en Germanio kaj Italio, en Rusio 4, po 3 en Belgio, Hispanio kaj Nederlando, po du en Svislando, Andoro kaj Kolombio kaj po unu en Slovakio, Slovenio, Svedio, Ĉinio, Kanado, Ĉeĥio, Barato kaj Pollando. 

Lernejaj kaj universitataj kursoj funkcias nur en 15 landoj: estas po tri kursoj en Brazilo kaj Belgio, por 2 kursoj en Ĉinio, Germanio, Nederlando kaj Svislando, po unu kurso en Kolombio, Britio, Italio, Ĉilio, Francio, Pollando, Litovio, Slovenio kaj Bulgario. 

Tamen ni devas konscii, ke 69 movadaj kursoj kaj 23 lernejaj kursoj estas ankoraŭ ne multaj kaj ne konvinkaj por uzi tiujn datumojn en raportoj, per kiuj ni volas pledi por Esperanto. Ni, do denove petas vin, HELPU KOLEKTI la informojn. Ni atendas registraĵojn de ĉie, sed ĉefe el landoj, kie estas ankoraŭ neniuj kursoj. Ekzemple Sud-Koreio, Japanio, Aŭstralio, Usono, Hungario, Svedio, Danio, Finnlando ... kie estas viaj kursoj? 

Vidu la KURSEJON en la paĝo: http://edukado.net/kursejo

Registrado eblas ĉi tie: http://edukado.net/kursejo?aldoni=1

Se vi iam jam registris kurson, vi povas uzi la malnovan formularon kaj nur aktualigi ĝin. Simple malrulu la butonon en la registropaĝo. 

Forpasis Ewa Bondar Al la listo Sukcese finiĝis nia dujara Grundtvig-projekto

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.