Novaĵoj

Jam 200 mil kursanoj ĉe DUOLINGO

Kategorio: Movado; Dato: 2015-11-24 11:13:16

Hodiaŭ, la 24an de novembro 2015 aliĝis la 200.000a Esperanto-lernanto ĉe Duolingo.

Proksimume mil personoj aliĝas kaj 150 personoj finas la kurson ĉiutage. 

Ni kore gratulas la kunlaborantojn!

Pri la ĉefa kunordiganto, Chuck Smith, kaj la reta kurso vi povas legi en la decembra numero de la revuo Esperanto

Ni petas ĉiujn instruantojn kaj kursgvidantojn elpensi manieron trovi tiujn novbakitajn Esperanto-parolantojn kaj envolvi ilin en la lokajn klubojn kaj kursojn.

Ni volonte legus raportojn pri tiurilataj spertoj kaj sukcesoj.

Bv uzi por DUOLINGO-aferoj nian FORUMON.

 

Raporto pri la 47a ALTE-konferenco Al la listo Denove pri la registrado de KURSOJ

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.