Novaĵoj

RISKO-resumo pri 2015

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-01-01 11:17:51

La redaktoro de edukado.net kore salutas ĉiujn RISKO-ludintojn de la jaro 2015. Ili estis mezume ĉ. 140 personoj en ĉiu monato kaj ludis 27395 ludojn solvante 71441 demandojn. En 2015 ni ekhavis 95 novajn ludantojn. Estis nur du personoj vmel (Valentin Melnikov) kaj nicolee (Nicole Else) kiuj ludis ĉiun tagon, nome 365 fojojn riskumis. 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

La plej sukcesa ludanto de la jaro estis Valentin Melnikov el Rusio, al kiu ni kore gratulas kaj kiun ni invitas elekti donacon el la premiopaĝo. 

Ne nur la jaro finiĝis, sed ankaŭ la monato decembro, kiam la plej sukcesa riskumanto estis Nicole el Aŭstralio. Ĉar ŝi ricevis donacon en printempo, ŝia donaco transiras al galo50 Adrian Alejandro el Argentino. 

Por la nova jaro 2016 ni deziras al ni ĉiuj multajn novajn demandojn kaj almenaŭ 100 novajn ludantojn. Ĉi-loke mi deziras danki mian diligentan kolegon Mogens Rude Andersen pro la helpo eltrovi demandojn por la ludo.  

Pluan bonan ludadon kaj bonŝancon deziras al ĉiu riskumanto, 

Katalin kaj Mogens

Ludu tuj ĉi tie: http://www.edukado.net/ludoj/risko

Mila riskotago Al la listo Interkona laborkunsido de la reprezentantoj de UEA kaj ITK

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.