Novaĵoj

Rezultoj de la februara RISKO-ludo

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-03-01 08:29:42

 

Ni kore gratulas Robert Bogenschneider (brilanto) el Finnlando, kiu gajnis la februaran ludon de RISKO. Tiu ĉi estis lia dua gajno, post la antaŭa en aprilo 2014. Tial Robert rajtas havi denove premion. Li elektis la libron Kompendio de psikoanalizo, donacitan de KAVA-PECH. Ni nun petas la eldoniston prizorgi la sendadon. 

En la februara ludo partoprenis precize 150 membroj, kaj ni ekhavis 9 novajn ludantojn. Bonvenon al ili. 

Pasintmonate ni ripozigis 4 membrojn, ĉi-monate ekpaŭzos tri pliaj: 

Jozefo Vojaczek el  Ĉeĥio kun 1025 ludtagoj,

Vito Redsky el Pollando kun 1001 tagoj kaj

Ivan Bujdoso el Hungario kun precize 1000 tagoj da ludo.

Ni kore gratulas ilin pro la persista ludo kaj tre esperas, ke post la ripozo ili revenos al  RISKO.

Por memorigi ilin pri tio, disiros mesaĝo en mezo de februaro 2017. 

Pluan bonan ludadon kaj bonŝancon deziras al ĉiu riskumanto, 

Katalin kaj Mogens
Ludu tuj ĉi tie: http://www.edukado.net/ludoj/risko

Gravaj informoj kaj limdatoj de la KER-ekzamenoj Al la listo Okazigu KER-sesion en via urbo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.