Novaĵoj

Startis nia projekto

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-04-30 19:53:35

La 30an de aprilo okazis la unua konversacia sesio kiun ni organizis kadre de la nova projekto Ekparolu!.

Kiel ni jam anoncis, edukado.net laboras pri parigo de novaj lernantoj de Esperanto kun spertaj uzantoj de la lingvo. La genevoj (novuloj) estos helpataj pere de 10 paroligaj sesioj/lecionoj, kiujn volontule proponas al ili niaj membroj, la tiel nomataj geonkloj, kiuj partoprenis en trejnado por bone kaj efike fari sian paroligajn lecionojn. 

En la unua grupo 17 geonkloj pretas okupiĝi pri la komencintoj. Komence ni povos akcepti ĉ. 15 genevojn, kiuj aŭ finis jam la arbon de Duolingvo aŭ pere de aliaj lerniloj akiris la bazon de gramatikaj konoj kaj akiris relative bonan vortprovizon. 

La interesiĝantoj devas peti aligon al la projekto, trapasi kelkajn testojn, kaj se ili estas je la ĝusta nivelo por konversacio, ili povas eniri la sistemon, vidi la agendon kaj la lecionofertojn de la geonkloj kaj fiksi rendevuojn. Eblas elekti konversacitemojn, sed ankaŭ liberaj parolsesioj povos okazi. En la estonto estos elŝuteblaj ankaŭ vortolistoj kaj helpiloj por la genevoj, kaj lecionskizoj por la paroligaj geonkloj. Post ĉiu sesio la geonkloj raportas kaj donas skribajn konsilojn al la genevoj. 

Jam kvar nevoj (po unu el Usono, Turkio, Francio kaj Rusio) trapasis la enirtestojn kaj povas libere elekti el la lecionoj, el kiuj dudeko da sesioj estas proponitaj en la unua semajna agendo de Ekparolu!.  La programa surfaco de la projekto estos konstruita en la dua parto de la jaro, ĝis tiam Katalin Kovats kaj la geonkloj per multe da mana administrado provas funkciigi la sistemon kaj doni valorajn spertojn por la defintiva programo de Ekparolu! 

Se vi volas labori kun ni kiel onklo aŭ onklino, aŭ konas komencinton, kiu meritas havi nian helpon, bonvolu kontakti la redaktoron. 

Ni esprimu nian dankon al la geonkloj, kiuj donas valoran helpon kaj kuraĝigon al la komencintoj. 

Pri RISKO en aprilo Al la listo Forpasis Tereza Kapista

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.