Novaĵoj

Lastaj aliĝtagoj kaj novaj specimenoj por la 5a Tutmonda Ekzameno

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-05-11 19:35:11

Ni informas vin ke post 4 tagoj, la 15an de majo finiĝas la aliĝperiodo al la dua turno de la 5a Tutmonda Ekzameno. 

La unuaj ekzamenoj jam okazis la 16an de aprilo en Greziljono kaj Moskvo, kun entute 24 kandidatoj, kies testoj nun estas korektataj en Budpeŝto. 

Por la dua turno aliĝis 16 urboj el 12 landoj. Krom unu loko oni ĉie atingis la minimuman nombron de kandidatoj, do, ekzamenoj povos okazi en 3 urboj, Lannion, Limoĝo kaj Parizo en Francio, en du urboj Seulo kaj Busan en Koreio, kaj en Maceio kaj Kuritibo en Brazilo, kaj en Bonaero (Argentino), Hago (Nederlando), Londono (Britio), Managvo (Nikaragvo), Sabadell (Katalunio), San Francisko (Usono), Subotica (Serbio) kaj Tokio en Japanio. La aliĝintojn vi povas vidi en la aktuala listo de ekzamenoj.

Aliĝi ĝis la 15a de majo, noktomezo laŭ londona tempo eblas ĉi tie. (Ni tamen atentigas, ke por la parolaj partoj la liberaj lokoj estas tre limigitaj, kaj povas okazi, ke en iu nivelo ni ne plu povos akcepti aliĝojn eĉ ene de la aliĝperiodo). 

Ĉiujn informojn pri la junia ekzamentago (inklude la horaron) vi povas trovi en la paĝo 5a Tutmonda Ekzamentago

Kun ĝojo ni informas la kandidatojn ankaŭ pri tio, ke ni hodiaŭ publikigis la libere elŝuteblan, retan version de la libro Esperanto de nivelo al nivelo, kiu enhavas specimenseriojn el la iamaj ekzamenmaterialoj.

Jen al paĝo kie vi trovas la libron

Bonan prepariĝon deziras al ĉiu kandidato, Katalin Kováts, organizanto de la ekzamenoj.

Ni gratulas Mireille Grosjean Al la listo Poliglotoj ŝatas Esperanton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.