Novaĵoj

Post DUOLINGO EKPAROLU!

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-05-25 12:54:21

Ni ricevis la ĝojigan novaĵon pri tio, ke la angla-lingva Esperanto-kurso ĉe Duolingo ĵus atingis la nombron de 400.000 registritaj lernantoj. La hispanlingva kurso estas preskaŭ preta. Registriĝis por ĝi jam 10.563 interesitoj. Gratulojn al ĉiuj kunlaborantoj de DUOLINGO!

Nia retejo komence de majo lanĉis eksperimentcele la projekton EKPAROLU! per kiu ni volas doni okazon, precipe por la novlernantoj, je parola ekzercado en Esperanto. 

Ni jam trejnis 25 kolegojn, kiujn ni nomas onkloj kaj onklinoj,  kaj kiuj per preskaŭ plena hortabulo ofertas siajn lecionojn por la novuloj (nevoj kaj nevinoj). En la unuaj semajnoj ni jam okazigis 30 lecionojn. Pro tio, ke la projekto estas en eksperimenta fazo, ni komence ne akceptis tro da genevoj. El la "sin-anoncintoj" ĝis nun 12 trapasis la enirekzamenojn kaj paŝon post paŝo profitas el la lecionoj de la geonkloj. Iliajn komentojn pri la unuaj spertoj vi povas legi en la FORUMO.

En la sekvaj semajnoj ni daŭrigas la trejnadon de la geonkloj, do, se vi sentas emon kunlabori, bv. anonci vin ĉe la redaktoro. En la programo KLERIGA LUNDO, dum UK en Nitro, okazos ĉeesta trejnado kaj informado, sed eblas jam antaŭe akiri spertojn en reta trejnado.

Se komence de septembro ni havos almenaŭ 100 geonklojn, nia retejo investos je konstruado de kompleksa reta programo por la projekto EKPAROLU!, kiun ni ĝis aŭtuno manaĝas per mana administrado en limigita formo. Post la finkonstruo de la programo ni kapablos manaĝi la studadon de plurcent genevoj. 

Por akiri pliajn spertojn pri la laboro kaj vidi kion ni bezonos por la reta programo ni nun povas akcepti 10 pliajn genevojn. Do, ni invitas vin direkti al ni viajn kursanojn, kiuj jam regas la bazon de Esperanto kaj volonte ekzercus sin en la parolado sub la gvido de niaj geonkloj. 

Pliajn informojn pri la projekto vi povas vidi en la koncerna informpaĝo EKPAROLU!

Internacia EAQUALS kvalit-rekono por E-instruado en la Jagelona Universitato Al la listo Ni gratulas Mireille Grosjean

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.