Novaĵoj

RISKO: denove brilanto brilis en la pasinta monato

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-06-01 10:11:13

En la maja  RISKO-ludo gajnis  denove brilanto - Robert Bogenschneider el Finnlando. Gratulojn al li.

Lian premion ni pludonas al Andreas17 - Andreas Emmerich el Germanio kaj atendas la informon pri lia elekto. 

En majo ludis 103 personoj, inter ili 8 novaj ludantoj. Bonvenon al ili. 

Pro la mil-ludtaga limo ekde la unua de aprilo ripozos unu ludanto:

pauljuno Kozsuch Pál el Hungario kun 1014 ludtagoj. 

Pál povos reludi la 1an de junio 2017. Ni gratulas kaj dankas lin pro la ĝisnuna aktiva partopreno.

Entute ripozas nun 12 personoj, kiujn vi povas vidi en tiu ĉi paĝo

Se vi kelkfoje forgesas ludi, ni konsilas al vi prizorgi la ricevon de la ĉiutaga avertomesaĝo, kiu memorigas vin pri la ludo. Ĝin vi povas aboni ĉe la Agordoj-paĝo

Pluan bonan ludadon kaj bonŝancon deziras al ĉiu riskumanto, 

Katalin kaj Mogens
Ludu tuj ĉi tie: http://www.edukado.net/ludoj/risko

Startis la 5a Tutmonda Ekzamentago Al la listo Internacia EAQUALS kvalit-rekono por E-instruado en la Jagelona Universitato

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.