Novaĵoj

Startis la 5a Tutmonda Ekzamentago

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-06-04 08:34:24

 

Hodiaŭ, la 4an de junio, je la 9a horo startis la 5a Tutmonda ekzamentago en 15 urboj de 11 landoj. Entute ekzameniĝos 123 personoj, el kiuj 40 trapasos parolan ekzamenon pere de skajpo. 

Katalin Kovats lanĉis la sesion ĉeeste en Hago, Nederlando, Stefan MacGill de UEA ĉeestas la sesion en Subotica, Serbio. La skribajn testojn oni nun solvas en Tokio, Seulo, Busan, Hago, Londono, Subotica, Parizo, Lannion, Limoĝo kaj en Sabadell. 

Post kelkaj horoj komenciĝos la sesio en San Francisko, Bonaero, Kuritibo, Maceio kaj Managvo. 

Dankon al ĉiuj kunlaborantoj kaj sukceson al la kandidatoj. 

Fotoj kontinue alŝutiĝas ĉe la albumo

Jen la ĉefpaĝo de la ekzameno.

Entute 137 ekzameniĝintoj dum la 5a Tutmonda Ekzameno Al la listo RISKO: denove brilanto brilis en la pasinta monato

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.