Novaĵoj

Familia venko en la RISKO-ludo

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-08-01 16:26:56

En la julia  RISKO-ludo je la unua loko finis du ludantoj. Unu el ili estas denove brilanto - Robert Bogenschneiderkaj la alia muminjo, Paula Niinikorpi, ambaŭ el Finnlando, el la sama urbo, el la sama domo. Ni do, devos elpensi familian premion. Tamen iliaj donacoj pluiras, ĉar kaj Robert kaj Paula estis premiitaj ene de unu jaro. 

Nepre menciendas, ke malgraŭ tio ke ili ne ricevos donacon, ili lastatempe sendis kvin librojn donace por la ludo, kiujn ni kore dankas kaj registris en la koncernaj paĝoj. 

La du premioj transiros al RubyNunes - Luna M. Silva el Portugalio kaj al cimram - Jára da Cimrman el Ĉeĥio. Ni atendas la informojn pri ilia elekto. 

En julio ludis 112 personoj, inter ili 5 novaj ludantoj. Bonvenon al ili. Dum la kongreso ni disdonis multajn informilojn pri la paĝaro, sur kiu videblas tuta paĝo pri RISKO. Do, ni atendas plurajn novajn ludantojn. 

Ni ĉiam listigas tiujn, kiuj devige ekripozas ekde la 1a tago de la kuranta monato, sed estas bona novaĵo ke ĉi-monate neniu devos ĉesi la ludon. 

Se vi kelkfoje forgesas ludi, ni konsilas al vi prizorgi la ricevon de la ĉiutaga avertomesaĝo, kiu memorigas vin pri la ludo. Ĝin vi povas aboni ĉe la Agordoj-paĝo

Pluan bonan ludadon kaj bonŝancon deziras al ĉiu riskumanto, 

Katalin kaj Mogens
Ludu tuj ĉi tie: http://www.edukado.net/ludoj/risko

UK-raporto: Paroligaj kursoj Al la listo KER-aranĝoj dum UK

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.