Novaĵoj

Ekparolu! - Spektu la amuzajn dialogojn de la UK-trejnado

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-08-04 07:36:54

Dum la 101a Universala Kongreso en Nitro (2016) Katalin Kováts, redaktoro de edukado.net kaj organizanto de la projekto, gvidis trejnadon por la ĉeestantoj de la Kleriga Lundo pri la projekto Ekparolu!, kaj kun sia edzo, Sylvain Lelarge, okazigis praktikajn konversaciajn situaciojn por ke la ĉeestantoj spertiĝu pri la projektolaboro kaj povu fariĝi onkloj kaj onklinoj. La programo havis sukceson kaj la publiko ne nur lernis pri metodike bone gvidataj konversacioj, sed ankaŭ tre bone amuziĝis. La dialogojn Monika Molnar filmis, kaj Katalin redaktis. Ni decidis publikigi la filmojn kaj la prelegon ne nur por la uzo de la geonkloj, sed ankaŭ en pli vasta cirklo. 

Mallonge sciendas pri la projekto Ekparolu! ke ĝi estas nova iniciato de la porinstrusita paĝaro www.edukado.net. 
La celo de la projekto estas doni paroleblon por la ĵuslernintoj de Esperanto. Spertaj esperantistoj (geonkloj), speciale trejnitaj kaj ekipitaj de materialoj fare de edukado.net, disponigas po 10 skajpajn konversaciajn lecionojn por tiuj komencintoj (genevoj), kiuj estas almenaŭ je nivelo A2 kaj sukcese trapasis la enirekzamenon de la projekto. 
La ĉefa celgrupo estas ekzemple tiuj, kiuj finis la arbon de DUOLINGO kaj volas ekzerci sin pri parolado. La onkla aŭ onklina agado ebligas al esperantistoj el sia hejmo partopreni en la klerigado de novaj esperantistoj, esti utilaj, krei kontaktojn. 

Ekparolu! estis lanĉita  en majo kun provprogramo kaj nun estas en eksperimenta fazo. Laboras 25 geonkloj, kaj ni havas dudekon da genevoj. Ni okazigis jam 70 parolsesiojn. En aŭgusto 2016 Katalin faras la projektpriskribon kaj la programistoj komencos konstrui la teknike modernan programsurfacon en septembro. 

Kaj jen la promesita prezentaĵo, kiu estas la skemo de la prelego kaj en ĝi estas ligoj al la filmitaj dialogoj en YouTube.  Bonan amuziĝon. 
 

Forpasis Paul Gubbins Al la listo Korelativa dancado en Nitro

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.