Novaĵoj

Forpasis Detlev Blanke

Kategorio: Movado; Dato: 2016-08-22 22:19:56

Ni informas  vin kun peza koro kaj malfeliĉo pri la akcidenta forpaso de nia kolego kaj membro Detlev Blanke.

Ni omaĝas al li atentigante vin pri la prezento en la Panteono, kie vi povas legi la vivresumon, kiun li mem pretigis al nia paĝaro kaj kie vi povas postlasi viajn komentojn kaj memoraĵojn.

La redaktoro de edukado.net ŝokita kaj tre malfeliĉe skribas tiujn vortojn kaj kore kondolencas al Vera, edzino kaj partnerino de Detlev en la privata vivo kaj en liaj netakseble valoraj agadoj en nia movado.  

Legu pli ĉe la Panteono

 

Metodiko kun edukado.net dum la 83a Itala Kongreso Al la listo Finiĝis la 49a ILEI-konferenco en Hungario

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.