Novaĵoj

RISKO: nova gajninto el Francio

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-09-01 18:24:31

En la aŭgusta RISKO-ludo gajnis nia fidela ludanto neghero - Anne Jausions el Francio. Gratulojn al ŝi. Kiel donacon Anne elektis la KD-n de Kapriol'.

En aŭgusto ludis 105 personoj, inter ili 13 novaj ludantoj, kiuj plejparte ekludis danke al la metodika seminario de Katalin Kovats kaj publika prezento de la ludo dum la Itala Kongreso en Frascati. Bonvenon al la novuloj. 

Pro la mil-ludtaga limo ekde la unua de septembro ripozos tri pliaj ludantoj:

Burdo Dorota Burchardt el Pollando kun 1017

Luigia - Luigia Oberrauch Madella el Italio kun 1026 kaj  

StenSvenonius - Sten Svenonius el Svedio kun 1003 ludtagoj. 

Ili povos reludi la 1an de septembro 2017. Ni gratulas kaj dankas ilin pro la ĝisnuna aktiva partopreno.

Entute ripozas nun 18 personoj, kiujn vi povas vidi en tiu ĉi paĝo

Se vi kelkfoje forgesas ludi, ni konsilas al vi prizorgi la ricevon de la ĉiutaga avertomesaĝo, kiu memorigas vin pri la ludo. Ĝin vi povas aboni ĉe la Agordoj-paĝo

Pluan bonan ludadon kaj bonŝancon deziras al ĉiu riskumanto, 

Katalin kaj Mogens
Ludu tuj ĉi tie: http://www.edukado.net/ludoj/risko

Forpasis Reinhard Selten Al la listo Metodiko kun edukado.net dum la 83a Itala Kongreso

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.