Novaĵoj

Denove Brilanto venkis en RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-10-01 19:44:11

En la septmebra RISKO-ludo gajnis nia fidela ludanto  brilanto- Robert Bogenschneiderel Finnlando. Tiu ĉi estis lia 7a venko. Sincerajn gratulojn al vi, Roberto. 

En septembro ludis 106 personoj, inter ili denove 13 novaj ludantoj, kiuj plejparte ekludis danke al la metodikaj seminarioj kaj kursoj  de Katalin Kovats en Poznan. 

Pro la mil-ludtaga limo ekde la unua de septembro ripozos tri pliaj ludantoj:

Endre - Endre Kozsuch el Francio kun 1023 kaj

muminjo Paula Niinikorpi el Finnlando kun 1005 ludtagoj. 

Ili povos reludi la 1an de oktobro 2017. Ni gratulas kaj dankas ilin pro la ĝisnuna aktiva partopreno.

Entute ripozas nun 20 personoj, kiujn vi povas vidi en tiu ĉi paĝo

Se vi kelkfoje forgesas ludi, ni konsilas al vi prizorgi la ricevon de la ĉiutaga avertomesaĝo, kiu memorigas vin pri la ludo. Ĝin vi povas aboni ĉe la Agordoj-paĝo

Pluan bonan ludadon kaj bonŝancon deziras al ĉiu riskumanto, 

Katalin kaj Mogens
Ludu tuj ĉi tie: http://www.edukado.net/ludoj/risko

Ekparolu! okazigis 100 parolsesiojn Al la listo Raporto el Poznan (septembro 2016)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.