Novaĵoj

La 100a viva panteonanino

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-12-15 18:53:45

 

Kiel lastan novaĵon en nia jubilea tago ni komunikas al vi la nomon de la 100a viva persono, kiun ni aparte enirigis hodiaŭ en la Panteonon. 

Halina Komar el Pollando estas speciala persono, kiu en multaj agadkampoj kaj en pluraj projektoj ankaŭ kun nia paĝaro kunlaboris en la lasta jardeko. Mi menciu nur unu, la neforgeseblan Grundtvig-projekton pri la kultura diverseco de kvar eŭropaj landoj. 

Ni ĉiuj, junaj kaj malpli junaj, povas nur admiri kaj envii ŝian senliman energion, ŝian kuraĝon alfronti eĉ nefareblajn aferojn, entuziasmon ekflamigi ĉiujn ĉirkaŭ si. Ŝi nomas sin "gisto", mi nomas ŝin ankaŭ "fajra globo". 

Ni kore gratulas Halina kaj deziras al ŝi bonan sanon kaj TRANKVILAJN, senprojektajn jarojn, kiam ŝi malpli agadas, sed dediĉas tempon ankaŭ por si mem. 

Jen ŝia prezento en la Panteono.

 Katalin Kovats, la redaktoro 

Plene atingeblas la Esperanto-lingvokurso por etinfanoj Al la listo Edukado.net jam de 15 jaroj en via servo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.